Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reta literaturo en Ĉinio
2012-12-25

 de ZHANGSHUANG

 

    Reta literaturo estas verkoj publikigitaj sur la reto. Pro la disvolviĝo de la interreto en Ĉinio, reta literaturo jam fariĝis grava parto de la ĉina moderna literaturo. La usona gazeto TIME publikigis artikolon titolitan per "Tajdo de la ĉina reta literaturo" en la 13-a de februaro 2012. La artikolo montris, ke la potenciala merkato de la reta literaturo en Ĉinio estas tre vasta.

 

    Ĉiuj povas verki surrete

 


Reta verkistino Anne Baby 

 

    En la jaro 1999, ĉina virino Anne Baby famiĝis pro reta verkaĵo. Ŝi estis dungito de banko, retejo kaj gazeto, poste fariĝis fama reta verkistino pro sia verkaro titolita Adiaŭi Weian , en kiu kolektiĝis ŝiaj 23 eseoj plej furoraj surrete, kaj post tio multaj homoj uzas Weian, la nomon de la heroino, kiel sian retan nomon.

 

    Nun prosperas la reta literaturo en Ĉinio. Ĝia disvolviĝo eble superas tiun de ĉiu ajn loko en la mondo. La ĉinaj retumantoj jam superis 510 milionojn, kaj multaj el ili partoprenas en la verkado, inkluzive de kamparanoj, ŝtatoficistoj, dommastrinoj kaj policanoj. Tio estas vasta merkato. Cent miloj da amatoraj verkistoj publikigas siajn verkojn surrete kaj gajnis nemalmultan monon per tio. Iliajn verkojn legas pli ol ducent milionoj da homoj per siaj poŝtelefonoj, tabuletaj kaj simplaj komputiloj.

 

    Sekve de la populariĝo de la pagigaj retejoj por la surreta legado, pli kaj pli multaj homoj partoprenas en surreta verkado. Se iu verko gajnas multajn klakojn, al la aŭtoro venas librokomercisto por interkonsiliĝi pri kunlaboro por eldoni la paperan version. Eĉ se oni ricevas pagon laŭ la nombro de krakoj, la gajno estas pli multa ol per laborado en oficejoj.

 

    La ĉinlingva retejo "qidian.com" komencigis la pagadon por la surreta legado de la jaro 2003 -- 0.02 juanoj por mil ideogramoj. Malgraŭ la malgranda pago, ĝi donis ŝancojn al multaj gejunuloj kiuj verkas sur la reto por multigi sian enspezon. Ekzemple, juna reta verkisto Yueguan (la reta nomo) gajnis dudek mil juanojn ĉiumonate pro sia romano en tiu ĉi retejo.

 

    Vigligi merkaton de retaj kaj paperaj libroj

 


Aferoj en la Dinastio Ming de Dangnianmingyue
 
 

Juneco de Han Han
 

 

    La reta literaturo donis novan vivecon al la ĉina libroeldonado. Nun prosperas la retaj verkoj kun siaj apartaj stiloj pri ludeco, ironieco, interaktiveco kaj amuzeco, kiuj ne estis akcepteblaj por la tradiciaj amaskomunikiloj. Ekzemple, la surretaj romanoj Aferoj en la Dinastio Ming de Dangnianmingyue, Juneco de Han Han, Biografio de Sinjorino Zhen Huan de Liulianzi, kaj Amvunditaj 33 Tagoj de Bao Jingjing fariĝis plej bone venditaj libroj siatempe.

 

 
Juna verkisto Han Han

 

    Han Han, fama juna verkisto, verkis multajn librojn. Li estis elektita de la gazeto Time kiel unu el la 100 influ-havaj homoj en la tuta mondo. Lia blogo estis klakita de legantoj je pli ol 600 milionoj da fojoj dum la pasintaj 6 jaroj post la malfermo. Lastatempe, usona eldonejo planis por eldoni la anglan version de lia reta verkaro, tio signifas, ke la ĉina reta literaturo estos konata de aliaj landoj en la formo de paperaj libroj.

 

    En la jaro 2010 la Ĉina Verkista Asocio donis kandidatecon de siaj premioj al la retaj verkoj. Oni scias, ke nuntempe la reta litaraturo decidas la merkatan direkton de la paperaj eldonaĵoj.

 

    Adaptaĵoj de la reta literaturo

 

    La reta literaturo ne nur sukcese altigis la vendkvanton de la paperaj libroj, sed ankaŭ havas riĉan rikolton en adaptado al filmado.

 


Afiŝo de la televidfilmo Biografio de Sinjorino Zhen Huan
 
 

Reta verkistino Liu Lianzi
 

 

    La menciita romano Biografio de Sinjorino Zhen Huan estis adaptita al la ekrano pasintjare. La seria televidfilmo kun la sama nomo de la reta romano allogis multege da spektantoj. Ĝi rakontas pri la vivo kaj sentoj de la virinoj en la imperiestra palaco. La heroino Zhen Huan, kiu fariĝis de naiva fraŭlino al artifikoplena damo, estas miniaturo de sennombraj kortegaj virinoj en la historio de Ĉinio. Post sia projekciado ĝi kreis altan tajdon de rigardado kaj havigas al si imageblan enspezon pro prezentitaj reklamoj.

 


Afiŝo de la filmo Amvunditaj 33 Tagoj
 
 

Reta verkistino Bao Jingjing
 

 

    La filmo Amvunditaj 33 Tagoj estas adaptita el la samtitola reta romano kaj kinematografitiĝis en la jaro 2011. Ĝi per la familiara kaj humura tono rakontas al ni la 33 tagojn, en kiuj la heroino Huang Xiaoxian spertis ĉagrenon pro perdo de amo kaj eliris fine el la malagrablaĵo. La filmo estas multe laŭdata de la rigardantoj, kaj la bileteja gajno de la filmo kun malmulta investo superis 300 milionojn da juanoj en duona monato post la projekciiĝo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng