Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Kantona Internacia Ambrozio-Festivalo '2012 en Ĉinio
2012-12-25


Vizitantoj gustumas la frandaĵojn en la festivalo. 

 

    La 23-an de decembro inaŭguriĝis la Kantona Internacia Ambrozio-Festivalo '2012 en la urbo Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. Venis al la festivalo pli ol 600 specioj da bongustaĵoj de Rusio, Hispanio, Brazilo, Japanio kaj aliaj landoj kaj regionoj. La frandemuloj kaj gastronomoj de diversaj lokoj, inkluzive de kantonanoj kaj vizitantoj ĉinaj kaj alilandaj, povas gustumi frandaĵojn preskaŭ de la tuta mondo en nur unu loko.

 

    Ek de la jaro 1987 la urbo Kantono okazigis la festivalon ĉiujare. La ĉi-foja festivalo kun la temo "Frandi en Kantono: heredi la tradician ambrozian kulturon" estis organizita en la centra regiono de la Panyu-a Ambrozia Placo en Kantono. La areo de la centro superas 30 milojn da kvadrataj metroj. En ĝi oni aranĝis 229 normalajn budojn por la eksponado de la frandaĵoj, kaj la areo de la ekspona tereno atingis 15 cent kvadratajn metrojn. Pli ol 2 cent ĉinaj kaj alilandaj restoracioj kaj rilataj entreprenoj partoprenis en la festivalo.

 

    Dum la festivalo okazas ankaŭ serioj da programeroj laŭvice por samtempe montri la originalajn frandaĵojn kaj ambroziajn kulturojn de la specialaj aŭtonomaj regionoj Hongkongo kaj Aŭmen kaj tiujn de la provinco Taiwan de Ĉinio kaj de la landoj de sudorienta Azio, Sud-Ameriko kaj Eŭropo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng