2012-12-26
 La ĉefa domo de la muzeo post la movado |
|
 La antaŭa aspekto de la muzeo |
La 24-an de decembro sukcese moviĝis horizontale la ĉefa domo de la Muzeo de Flava Rivero en Zhengzhou, la ĉefurbo de la provinco Henan en meza Ĉinio.
La muzeo estis konstruita en la jaro 1955. Ĝi estas la plej frua muzeo pri riveroj en la mondo kaj sola naturscienca muzeo speciale por la Flava Rivero en Ĉinio. La totala areo de la muzeo atingas 7 mil kvadratajn metrojn, ĝia konstrua areo estas ĉ. 3 mil kvadrataj metroj kaj la areo de la interna ekspona tereno superas mil kvadratajn metrojn. La muzeo kun la eŭropstila ĉefhalo flav-griza, same kiel la koloro de la Flava Rivero, estas unu el la plej simbolaj konstruaĵoj en la urbo Zhengzhou.
Ĉi-jare por la konstruado de la metroo, la urba registaro decidis protekte formovi la muzeon. De la 18-a de majo ĝis la 24-a de decembro oni okazigis 4 fojojn da horizontala movado kun la totala longeco je 101,7 metroj. La movado evitis la antikvajn arbojn kaj konstruaĵojn.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|