Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prove malfermis en Harbino la Mondo de Neĝo kaj Glacio
2012-12-26

 
Skulptaĵoj en la parko
 

Vizitantoj faras fotojn en la parko. 

 

    La 23-an de decembro en Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio, prove malfermis la teama parko, kiu nomiĝas la Mondo de Neĝo kaj Glacio. Ĝis nun jam finiĝis la neĝa kaj glacia konstruado, kiu uzis neĝon kaj glacion de 330 mil kubaj metroj. Kun la temo "Reva arbaro sur neĝo kaj magia animacio el glacio", la parko kun la areo de 600 mil kvadradaj metroj konsistas el 9 partoj, inkl. de la glacia palaco, la mita ĝardeno kaj la internacia konkurso pri glaci-skulptado. Eksponiĝos pli ol 2 mil artaĵoj faritaj el neĝo kaj glacio.

 

    La Mondo de Neĝo kaj Glacio en Harbino estis konstruita en la jaro 1999 kaj jam estas la plej granda teama parko de neĝo kaj glacio en la mondo. Jam vizitis ĝin dek milionoj da homoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng