Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lanĉita la foto-kanalo de la tibeta retejo de Ĉinio
2012-12-26


Retpaĝo de la foto-kanalo de la tibeta retejo de Ĉinio 

 

    La 24-an de decembro la foto-kanalo de la tibeta retejo de Ĉinio www.tibet.cn/newtppd/ estis oficiale lanĉita. Ĝi liveras al la legantoj novan platformon por la naturaj pejzaĝoj de la neĝkovrita altebenaĵo, ĝiaj kulturoj kaj moroj.

 

    La lanĉo de la kanalo ŝanĝas la orginalan stilon de la retejo kun skribaĵoj kiel sia ĉefa enhavo kaj akcelas disvolviĝon de la retejo al la aŭtoritata kaj influa reta amaskomunikilo pri Tibeto.

 

    La kanalo enhavas foto-rakontojn, naturajn pejzaĝojn, morojn, malnovajn fotojn kaj aliajn rubrikojn. Ĝi per rakontoj montros apartajn nacian stilon kaj kulturan ĉarmon de Tibeto kaj registras ĝian disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn. Laŭ konigo de rilata respondeculo de la kanalo, la kanalo per fotoj konigos la veran Tibeton al retumantoj en diversaj lokoj de la mondo.

 

    La tibeta retejo de Ĉinio fondiĝis en la jaro 2000. Ĝi kun versioj en la lingvoj ĉina, angla, tibeta, germana kaj franca estas popola retejo pri Tibeto plej rapida kaj riĉa informe kaj plej aŭtoritata enhave.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng