Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ateliero Huadan: Per arto kulturi memfidon
2012-12-26

 
Afiŝo de Huadan

 

    Ateliero Huadan, ne-profit-cela organizaĵo, fondiĝis en la jaro 2004 en Pekino. Huadan estas rolo de virinoj kun temperamento de sendependeco, decidemo kaj memfido en ĉinaj tradiciaj teatraĵoj. Kun aludo de tiaj personecoj la ateliero sin dediĉas por la laboro kulturi memfidon de kamparanaj virinoj, kiuj laboras en urboj.

 


Caroline Watson, la iniciatinto de Huadan
 

 

    Caroline Watson, britino, estas la iniciatinto de la ateliero. Ŝi naskiĝis en Hongkongo kaj bakalaŭriĝis pri la teatra arto en Britio. Ŝi okupiĝas pri tiurilata trejnado kaj edukado per partoprenigo de  teatroj. Ŝi multfoje kunlaboris kun registaraj kaj ne-profit-celaj organizaĵoj kaj sukecese funkciigis kursojn en Hispanio, Ĉinio kaj Hindio.

 

    La ateliero ĉefe servas por virinoj kaj infanoj. Per amuzaĵoj, teatraj prezentaĵoj, muziko, pentrado, rakontado kaj similaj manieroj ĝi vekas ilian latentan kapablon por altigi memfidon en interkomunikado. Nuntempe la ateliero havas tri longtempajn programojn: "Sojfabaj  Ĝermoj" por infanoj, "Fratinoj" por virinoj kaj "Verdaj Herboj" por tertremo-plagitaj regionoj de Sichuan. Ĝi celas fari tiujn, kiuj ĉeestas en la artaj aranĝoj, honestaj, kuraĝaj kaj memfidaj, kaj tiamaniere akceli interkompreniĝon kaj kunlaboremon inter homoj.

 

    "Sojfabaj Ĝermoj" — teatro alportu feliĉon al infanoj de kamparanaj laboristoj

 

    La programo "Sojfabaj Ĝermoj" komenciĝis en 2007, kaj servas por infanoj de kamparanaj laboristoj en urboj. Ĝi celas per arto fortigi ilian memfidon. La Pekina Xinli-Lernejo por Infanoj de Kamparanaj Laboristoj praktikas tian edukadon.

 


Luo Jinqiang faras al la infanoj modelan prezentadon.
 
 
 
Infanoj prezentas teatraĵon kune kun volontuloj.

 

    La 9-an de marto 2012 en simpla klasĉambro de la lernejo Xinli, la laborantoj de la ateliero Huadan kaj volontulo Luo Jinqiang faris simplan dekoracion kaj per tio kreis ŝajnan spacon. La infanoj forlasis sian klasĉambron, trairis la koridoron kaj nur post 5 minutoj ili jam ne plu trovis sin en la lernejo sed en spacveturilo, kiu kondukis ilin al 30-minuta esplorado de diversaj steloj. Ili vizitis la stelojn Maomao, Tangtang, Yaya kaj Xinxin kaj konatiĝis kun loĝantoj de diversaj steloj: riparisto de spacveturiloj, stangobombona homo, rubmonstro k.s. En tiu etoso ĉiuj infanoj absorbiĝis en la prezentado.

 

    En la sekva semajno de la prezentado la volontuloj organizis diskutadon pri spacveturila riparisto de la stelo Maomao. La infanoj prezentis siajn opiniojn kaj alte taksis la honestecon de la riparisto. Estas neatendite kaj tre valore, ke la infanoj, nur en la tria lerneja jaro, havas multajn kaj freŝajn komprenojn pri honesteco.

 

    "Fratinoj" – helpi kamparanajn laboristinojn retrovi sian memfidon

 

    La programo "Fratinoj" lanĉiĝis en 2007 por disponigi teatran trejnadon al kamparanaj laboristinoj por ke ili alkutimiĝu al  urbo, havigu al si la senton de socia aparteno kaj sin prezentu kun memfido en la socio, kies respekton ili povu rekompence akiri.

 


Dong Fen, ĝenerale sekretario de Huadan
 

 

    Dong Fen el Yunnan-provinco estas unu el la plej fruaj partoprenantoj de la aranĝoj de Huadan. Ŝi trejniĝis pri servistina profesio en la Kampara Virina Lernejo, kaj post la diplomiĝo ŝi laboris sinsekve kiel servistino kaj beligistino; nuntempe ŝi estas la ĝenerala sekretario de Huadan.

 


Dong Fen (la dua de dekstre) en la kunveno pri "Kontribuo de Virinoj en la Ekonomia Disvolviĝo"
 

 

    Okaze de la Internacia Virina Tago de 2012 Dong Fen partoprenis en la seminario "Kontribuoj de Virinoj en la Ekonomia Disvolviĝo" en la Brita Ambasadorejo, kiun ĉeestis ankaŭ la franca ambasadorino en Ĉinio kaj aliaj virinaj entreprenistoj.

 

    "Komence mi sentis min tre maltrankvila, ĉar ĉirkaŭ mi sidis virinoj tre sukcesintaj." Kiam ŝi komencis diskuti kun aliaj partoprenantoj, ŝia timo tuj forvaporiĝis, ĉar ŝia rakonto pri la spertoj de kamparana laboristino alportis al la diskutoj tute novan kaj apartan vidpunkton. En sia prelego ŝi diris, ke en la komenco ŝi venis labori en Pekino por vivteni siajn fratojn. "Tio estas tre ofta okazaĵo en la ĉina kamparo, ke en malriĉaj familioj  knabinoj devas ĉesigi lernadon kaj labori por vivtene daŭrigi la lernadon de siaj fratoj. "

 

    Dum la laborado Huadan donis al ŝi ŝancon daŭrigi la lernadon kaj perfestigi sin en diversaj flankoj. Pri tio Dong Fen diris: "Edukado estas grava por virinoj. Krom la rekta kontribuo al la ekonomio, ili ankaŭ ludas nerektan rolon tiaflanke per la edukado al siaj infanoj. Mi esperas, ke pli multe da kamparanaj laboristinoj povos havi similan bonŝancon kiel mi."

 

    "Verdaj Herboj" --- helpi infanojn liberigi sin el la traŭmato de la tertremo

 

    La programo "Verdaj Herboj" lanĉiĝis komence de majo 2008 por helpi infanojn redukti psikologian premon kaj timon alportitajn de la tertremo okazinta en Sichuan-provinco en 2008.

 


Guo Jinlian, direktoro de la programo de Huadan en Sichuan
 

 

    Guo Jinlian el Meishan de Sichuan-provinco estas direktoro de la programo. Post diplomiĝo el universitato ŝi aliĝis al Huadan kaj trovis, ke ŝia laboro povas helpi la infanojn montri sian brilecon al la publiko. 

 

    "Instruante teatraĵojn en Huadan mi rimarkis evidentajn ŝanĝojn de miaj lernantoj, kiuj iom post iom eksciis kiel alfronti la vivon kaj alfronti sin mem."

 

    Nuntempe Huadan estas kunlaboranta kun Yongchang-mezlernejo de Beichuan, Sichuan-provinco por helpi al infanoj liberigi sin el la traŭmato de la katastrofo per partoprenigo de teatraĵoj kaj memfide kaj ĝoje vivi kaj lernadi.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng