Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Finkonstruita la unuaperioda inĝenierio de la projekto "Fonto de la Monda Ekspozicio"
2012-12-27


Finkonstruita unuaperioda inĝenierio de la projekto "Fonto de la Monda Ekspozicio" 

 

    La 25-an de decembro la unuaperioda inĝenierio de "Fonto de la Monda Ekspozicio", la unua granda rekonstruita projekto ekspluatita kaj utiligita post la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), estis finkonstruita kaj estas ekfunkcigota en la 28-a de decembro. La tuta projekto estas malfermota al la publiko en la fino de la jaro 2013.

 

    Laŭ rilata plano de la urbo Ŝanhajo, en la regiono, kie okzis ŜME en la jaro 2010, oni konstruos plej bonan praktikan zonon de la urbo kaj kulturan zonon en la distrikto Puxi, internacian komunumon, kunvenan, ekspozician kaj komercan zonon, plaĝan zonon kaj ekologian zonon en la distrikto Pudong. La konstruita inĝenierio estas grava parto de la kunvena, ekspozicia kaj komerca zono.

 

    La projekto "Fonto de la Monda Ekspozicio" estas konstruata surbaze de la akso de ŜME. Ĝi havas la konstruan areon de 330 mil kvadrataj metroj. La projekto ne nur konservis la "sunbrilan valon", plafonon kun blanka membrano-strukturo, ŝprucfonton kaj lampolumon konstruitajn por ŜME, sed ankaŭ daŭre ludos la ekologian kaj mediprotektan funkcion de la konstruaĵoj de la akso de ŜME.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng