2012-12-27
 Rikolta spektaklo de la fiŝkaptado |
La 24-an de decembro inaŭguriĝis la Turisma Festivalo de Vintra Fiŝkaptado en la gubernio Zhenlai de la provinco Jilin en nordorienta Ĉinio. La festivalo kun aparta vintro-ĉasada kulturo kaj freŝaj fiŝaĵoj allogis milojn da vizitantoj por spekti la rikoltan pejzaĝon de ĉi tiu loko.
Frumatene je la kvina horo kaj duono komencis la fiŝkaptadon la laborantoj de la fiŝejo. Ili truigis la glacion sur la loka rivero, ĵetis la hokojn en la truojn kaj aranĝis la grandan fiŝreton. Je la deka horo, kiam la fiŝreto kun la longeco de pli ol 1600 metroj estis malrapide retirita, oni vidis multajn fiŝojn saltantajn sur la rivero kaj poste kovris la tutan fiŝejon. La vizitantoj povas aĉeti surloke la vivajn fiŝojn spektinte la vintran pejzaĝon.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|