Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
3 supernovaoj estis trovitaj de la ĉinaj astronomoj
2012-12-27

 
La bildoj de la supernovao 2012 hg

 

    Lastatempe 3 supernovaoj estis trovitaj de astronomoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj. La ĉinaj sciencistoj estas Zhang Tianmeng, vicesploristo de la Ŝtata Astronomia Observatorio de la menciita akademio, Zhou Xu, ĉefesploristo de la grupo BATC*, Chen Juncheng, doktoreca studento de la universitato Tsinghua kaj lia profesoro Wang Xiaofeng.

 

    Zhang Tianmeng klarigis, ke la universitato Tsinghua, la ŝtata observatorio kaj la grupo BATC kune peticiis la rajton aranĝi la gravan astronomo-projekton kun la titolito "supernova ĉielokrozo" de la menciita akademio por eltrovi diversajn supernovaojn de la jaro 2012 ĝis la jaro 2015.

 

    La ĉielokrozan projekton oni oficiale komencis en oktobro de la kuranta jaro. La astronomoj jam trovis 3 supernovaojn nomitajn 2012 hg, 2012 hm kaj 2012 hq. Post kiam ili trovis 2012 hg, la unua supernovao, iu novao estis eltrovita en la vespero de la 30-a de novembro.

 

    Laŭ la prognozo de la sciencistoj, la astronomoj de la projekto povas eltrovi 30 ĝis 50 supernovaojn ĉiujare, kaj sekvos venonta observado al ili.

 

    ---------------------------------------

 

    Materialo :

 

    * BATC : Pekino, Arizona, Taiwan kaj Connecticut. Tio estas la grandioza projekto organizita de ĉina sciencisto Chen Jiansheng en la jaro 1992. La projekto inkludas la astronomian observatorion de Pekino kiel la ĉefo, kaj estas subtenita de la Postdiplomiĝa Instituto de Astronomio en la provinco Taiwan de Ĉinio, Arizona Universitato de Usono kaj la Universitato de Connecticut en Usono.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng