Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio planis por tute aboli fumadon en la publikaj lokoj
2012-12-28


En la somero de la kuranta jaro studentoj de la provinco Shandong faris surstrate propagandon pri la fumo-regado. 

 

    Lastatempe la ĉina registaro publikigis la planon pri fumo-regado por la jaroj 2012-2015. La plano unuafoje menciis pri la leĝo-faro kontraŭ fumado en la publikaj lokoj de la tuta lando. En la venontaj 3 jaroj, oni malgrandigos la areon de kultivado de la tabako, malmultigos la markojn de cigaredoj kaj antaŭenpuŝos starigon de la rilataj leĝoj por komplete nuligi fumadon en la publikaj lokoj.

 

    Samtempe Ĉinio konsideros la fumo-regadon kiel la gravan respondecon de la lokaj registaroj, starigos la koncernan sistemon pri tio, ke "la registaroj superregas, la departementoj kunlaboras, diversaj rondoj partoprenas por la antaŭenpuŝo laŭorda", kaj estos komencitaj la laboroj pri malmultigo de la tabak-provizado kaj -postulado, pri antaŭgardo kontraŭ la fumado de adoleskantoj kaj pri malkutimigo de la fumantoj je fumado per multaj manieroj, inkluzive de leĝo, vendado, administracio, instruado kaj higieno.

 

    Ĉinio estas unu el la subskribintoj de la Frama Konvencio de Tabaka Kontrolo de WHO. La konvencio efikis en Ĉinio ek de la jaro 2006.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng