2012-12-28
 La ŝipo Shenzhen |
Ekde la 25-a de decembro la ĉina mararmeo aranĝos malferman tagon de militŝipoj en Qingdao, Kantono, Shenzhen, Zhoushan kaj aliaj urboj de Ĉinio. Intertempe la misil-ekipitaj destrojeroj Qingdao, Kantono kaj Shenzhou, kaj la eskortŝipo Zhoushan estas malfermitaj al la publiko en la havenoj de supre menciitaj urboj.
La ŝipoj Qingdao, Kantono, Shenzhen kaj Zhoushan respektive venas el la flotoj Nord-Mara, Orient-Mara kaj Sud-Mara de la Ĉina Mararmeo. Ili ĉiuj partoprenis en la eskortado en la marareoj de la Adena Golfo kaj Somalio, kaj plenumis pli ol 500 eskortajn taskojn por pli ol 5 mil komercaj ŝipoj ĉinaj kaj alilandaj. La de Ĉinio farita ŝipo Shenzhen estas novtipa misil-ekipita destrojero plej granda tunkvante kaj plej alta modernig-grade. Ĝi vojaĝis trans la Oceanojn Pacifikan, Hindan kaj Atlantikan, kaj vizitis 14 landojn kaj regionojn de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Oceanio.
Dum la malfermaj tagoj sur ĉiu ŝipo estas unu helikoptero kaj 10 specialaj armeanoj. La civitanoj en rilataj urboj ne nur povas suriri sur la ŝipojn por viziti eskortajn militŝipojn, helikopterojn kaj ekipaĵojn por specila milito, sed ankaŭ havas ŝancon spekti trejnadon de specialaj armeanoj kontraŭ piratoj kaj rigardi videon pri fotoj de eskortado.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|