Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plej aĝaj maljunuloj kaj geedzoj en Ĉinio
2012-12-28

 
Naskiĝtaga festo por 127-jara Luo Meizhen (la dua de maldekstre)
 

Geedzoj Zhang Wanjing kaj Wang Yuxiu 

 

    La 26an de decembro oni anoncis la kvinan nomliston de la plej aĝaj dek maljunuloj kaj la trian nomliston de la plej aĝaj dek geedzoj en Ĉinio.

 

    Sinjorino Luo Meizhen, 127-jara, el la Jaŭ-a Aŭtonoma Gubernio, Bama, Guangxi-a Ĝuang-Nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, okupas la unuan lokon de la dek plej aĝaj ĉinoj. Geedzoj Zhang Wanjing kaj Wang Yuxiu el Lin'gao-gubernio de Hainan-provinco, okupas la unuan lokon de la dek plej aĝaj geedzoj, pro la aĝo de 214 jaroj, la totalo de la paro.

 

    La Ĉina Asocio pri Maljuneco anoncis, ke ĝis la 16a de oktobro 2012 en Ĉinio (ekskluzive de Hongkongo, Makao kaj Taiwan) estis 47,773 pli-ol-cent-jaruloj, interalie 19.9% estas viroj, kaj 80.1% virinoj. Se oni analizas laŭ la proporcio de urbanoj kaj kamparanoj, 26.08% de ili loĝas en urboj, kaj la ceteraj en vilaĝoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng