Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prelegaro pri Esperanto kaj aliaj lingvoj
2013-01-04

    Sub la titolo Esperanto kaj aliaj lingvoj – kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj aperis la Aktoj de la 31-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en la jaro 2008. La 122-paĝan volumon redaktis d-ro Detlev Blanke, kiu siatempe ankaŭ gvidis la aranĝon. Esperantologia Konferenco de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazas en ĉiu UK ekde tiu en Varno en 1978.

 

    Krom antaŭrimarkoj de Detlev Blanke kaj la enkonduko Esperantologio – la vojo antaŭen de direktoro de CED Humphrey Tonkin, la volumo enhvas ĉiujn prelegojn faritajn en la konferenco. Temas pri:

 

    Probal Dasgupta: Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado;

 

    Nino Vessella: Esperanto kompare kun la sŭahila lingvo;

 

    Věra Barandovská-Frank: La korelativoj en Esperanto kaj en kelkaj hindeŭropaj lingvoj;

 

    Detlev Blanke: Vortfarado en la germana kaj Esperanto – kelkaj komparoj;

 

    Ziko van Dijk: Esperanto kaj aliaj malfortaj lingvoj en Vikipedio;

 

    Zlatko Tišljar: "Komparo inter soci-identeca rolo de la serbokroata lingvo kaj de Esperanto"; Aleksandro S. Melnikov: Lingvistikaj premisoj por lingvokreumado spegule de luda komunikado kaj vortludoj en la rusa lingvo kaj Esperanto;

 

    Davide Astori: Kies lingvo estas Esperanto?.

 

    Esperanto kaj aliaj lingvoj kostas 16,50 eŭrojn (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto je 6%; triona rabato ekde 3 ekz.). Plu haveblaj estas ankaŭ la Aktoj de jenaj Esperantologiaj Konferencoj:

 

    Lingvaj kaj historiaj analizoj (Vilno 2005, red. D. Blanke; EUR 12,90);

 

    Esperantologio kaj la Interreto (Florenco 2006, red. B. Wennergren; EUR 9,90);

 

    Aziaj kontribuoj al esperantologio (Jokohamo 2007, red. U. Lins; EUR 9,90);

 

    Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono (Bjalistoko 2009, red. Ch. Kiselmann; EUR 9,90);

 

    Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco (Havano 2010, red. Ch. Kiselman; EUR 16,50);

 

    Pioniroj de la Internacia Lingvo (Kopenhago 2011, red. D. Blanke; EUR 9,90).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng