Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la 18-a Internacia Neĝ-Skulptada Konkurso en Harbin, Ĉinio
2013-01-04


Neĝskulptaĵo farita de la franca teamo, kiu gajnis la ĉampionecon en la konkurso 
 
 
Indoneziaj konkursantoj verkas la neĝskulptaĵon "Kunpeng".

 

    La 3-an de januaro de 2013 fermiĝis la 18-a Internacia Neĝ-Skulptada Konkurso en Harbin, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio. La konkurso estas grava parto de la tuta internacia neĝglacia ekspozicio okazanta en la urbo Harbin. En la konkurso partoprenis pli ol 70 neĝskulptaj artistoj el 20 teamoj de 11 landoj, inkluzive de Italio, Rusio, Brito, Francio, Mongolio, Svislando, Japanio, Indonezio, Tajlando, la Korea Respubliko kaj Ĉinio. La unuan premion gajnis la franca teamo per sia skulptaĵo kun la titolo "Eniĝi libere".

 

    Oni opinias, ke la ĉi-foja konkurso havas pli altan nivelon ol la pasintaj. En ĝi la partoprenantoj klopodis dum kvar tagoj kaj akceptis la ekzamenon de la juĝkomitato en la lasta tago. Krom la franca teamo, ĉampiono de la konkurso, la rusa teamo akiris la duan premion per la neĝskulptaĵo "Originalo" kaj la saman premion gajnis ankaŭ la 5-a teamo de Ĉinio per sia "Ebriiĝa belulino"; la trian premion ricevis la tajlanda teamo per "Sentoj de homoj", la saman premion gajnis ankaŭ la indonezia teamo per "Kunpeng*" kaj la 1-a teamo de Ĉinio per "Bona vetero".

 

    Samtempe, la 1-a teamo de Mongolio akceptis la specialan premion, la teamo de Korea Respubliko la premion de lerteco kaj la brita teamo la premion por kreiveco.

 

    --------------------------------------

 

    Kunpeng* : Legenda birdego transformiĝinta el grandega fiŝo

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng