Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Historio de la dinastio Sui
2013-01-04

    EN la lasta periodo de la sesa jarcento Ĉinio estis dividita en du partojn: Norda Zhou-dinastio regis la nordan Ĉinion kaj Chen-dinastio la sudan.

 

    Politikoj fare de la unua imperiestro de Sui-dinastio

 

    La imperiestro Xuandi de la Norda Zhou-dinastio estis tirano, sed lia bopatro Yang Jian estis kapabla komandanto kaj ĝuis altan reputacion en politiko. Post kiam surtroniĝis la filo de Xuandi, Yang Jian faris palacan ŝtatrenverson kaj facile prenis la regadon en siajn manojn en 581. Li starigis Sui-dinastion kaj mem imperiestriĝis. La historiistoj nomis lin imperiestro Wendi de Sui-dinastio. Yang Jian abolis severajn politikojn, simpligis la dekretojn kaj iniciatis ŝparcmon, dank' al kio li ricevis vastan subtenadon de la popolo. Tio kreis por li favorajn kondiĉojn unuigi Ĉinion.

 

    Tiam la lasta rcganto de Chen-dinastio en la sudo vivis diboĉe, ĉiutage sin amuzis per festenoj kun siaj kromedzinoj kaj ne prizorgis la ŝtatajn aferojn. La ŝtato dronis en dekadenco.

 

    Matene de la unua de la unua monato laŭ la ĉina lun-kalendaro 589, ĉion kovris densa nebulo, Sui-armeo en du kolonoj senbrue transpasis Jangzi-riveron, okupis Jiangkang, la ĉefurbon de Chen-dinastio (la nuna Nankino de Jiangsu-provinco) kaj kaptis la imperiestron de Chen-dinastio, ne renkontinte fortan reziston. Jen pereis la dinastio Chen.

 

    Post unuigo de Ĉinio, imperiestro Yang Jian praktikis diversajn politikojn por firmigi la landan unuecon, kio finis la militon daŭrintan 300 jarojn. Li faris multajn reformojn kaj starigis potencan centran registaron. Li simpligis la strukturon de la lokaj registaroj kaj reformis armean sistcmon. Li abolis la enoficigan sistemon monopoligitan de aristokrataj kaj tiranaj familioj dum pli ol 300 jaroj, kaj eknomumis la ŝtatajn oficistojn pcr ckzameno. Li alprenis ckonomiajn politikojn imposti malmulte kaj laŭdi terkulturadon kaj kulturadon de morusarboj, kio multe prosperigis la agrikulturan produktadon kaj potencigis la ŝtaton kun tagoj. En 592 financaj oficistoj raportis: "La ŝtataj staploj estas plenaj de grenoj kaj ŝtofoj, eĉ la koridoroj estas okupataj." La imperiestro ordonis konstrui pliajn staplojn. Poste oni raportis: "Ankaŭ la novaj staploj estas plenaj de grenoj kaj ŝtofoj." La imperiestro ordonis: "La lokaj rcgistaroj disdonu ilin al la popolanoj." Jam post pereigo de Chen-dinas-tio li dekretis, ke la popolo sude de Jangzi-rivero estu senigita je dekjara imposto. Tia riĉa stato aperis nur en la komenca periodo de la Okcidenta Han-dinastio sub la impcriestroj Wendi kaj Jingdi.

 

    Ankaŭ la loĝantaro rapide krcskis pro la socia stabilcco kaj la ekonomia prospero. En 606 p.K. la lando jam havis 8 907 000 familiojn kun pli ol 46 milionoj da loĝantoj, preskaŭ same kiel la Orienta Han-dinastio.

 

    Konstrui la orientan ĉefurbon kaj fosi la grandan kanalon

 


Bildo pri ĵosado de la Granda Kanalo en Sui-dinastio

 

    Imperiestro Yang Guang (569-618 p. K.), la dua filo de Yang Jian, estis tamen fama tirano en la ĉina historio. Li faris multajn malbonaĵojn. Antaŭ sia surtroniĝo li intrigis por nuligi la kronprincecon de sia pliaĝa frato kaj mortigi la patron.

 

    En 605 p. K. t.e. en la unua jaro post sia surtroniĝo la imperiestro Yang Guang decidis preni Luoyang kiel novan, t. e. orientan ĉefurbon. La grandskala konstruado de la orienta ĉefurbo daŭris de la tria monato de la jaro ĝis la unua monato de la sekvinta jaro. Ĉiumonate estis rekviziciitaj du milionoj da popolanoj. La materialoj por konstrui la palacojn estis trans-portitaj de malproksimaj lokoj sude de Jangzi-rivero. Unu arbotrunkego bezonis dumil homojn por transportado. Kaŭze de la peza laboro multaj mortis survoje. Jen kiel konstruiĝis la altaj urbomuroj kaj pompaj palacoj de Luoyang.

 

    Forpasis pli ol 1 300 jaroj. La pasinta orienta ĉefurbo estis jam de longe detruita, sed hodiaŭ ree videblas la tiamaj postlasitaj urbopordegoj kaj kloakoj okcidente de Luoyang. Historiaj materialoj diras, ke nordokcidente de Luoyang sidis la imperiestraj palacoj kaj apud ili troviĝis la registaraj sidejoj. En la urbo troviĝis ankaŭ loĝkvartaloj kaj tri komercaj kvartaloj, el kiuj unu havis 12 pordojn kaj 3 000 vendejojn. Tiam dekmiloj da familioj de riĉaj komercistoj kaj pli ol 3 000 metiartistaj familioj translokiĝis al la ĉefurbo. Estas imageble, kiel prospera estis la tiama Luoyang!

 

    La Granda Kanalo estas rigardata kiel unu el la plej grandaj konstruaĵoj en la antikva Ĉinio. Por fortigi sian regadon al la nordo kaj prirabadon al la sudo, la imperiestro Yang Guang ordonis fosi la Grandan Kanalon kun Luoyang kiel la centro. La kanalo etendiĝas suden ĝis Yuhang kaj norden ĝis Zhuoxian. Ĝi, longa je dumil kilometroj, kunligas la riverojn Haihe, Huaihe, Jangzi, Qiantang kaj la Flavan Riveron. Oni starigis digojn kaj plantis salikojn ambaŭborde.

 

    La konstruado de la kanalo, palacoj kaj drakaj ŝipoj kaŭzis morton de multaj popolanoj. Por eviti la rekvizicion kaj morton aliloke nemalmultaj kun larmoj dehaki sian manon aŭ piedon.

 

    Turismo kaj parado

 

    Yangdi estis tirano luksema kaj vojaĝema. Por vojaĝi al la sudo laŭ la kanalo, li ordonis fari dekmilon da drakŝipoj kaj aliaj ŝipoj. Li mem veturis per kvaretaĝa ŝipo, dum liaj kromedzinoj, princoj, princinoj kaj altrangaj oficistoj veturis per miloj da ŝipoj. En lia vojaĝo la sekvantaro nombris ĉ. 200 000 homojn kaj ŝiptiristaro 80 000. Ambaŭborde flirtis koloraj flagoj, ĉiuj lokoj, kiujn ili trapasis, devis senescepte provizi la imperiestron kaj liajn sekvantojn per altklasaj frandaĵoj. Krome, li vojaĝis ankaŭ en la provincoj ekz. Hebei, Interna Mongolio, Shanxi, Henan, Qinghai kaj Gansu.

 

    Li plurfoje faris inspektadon al la Interna Mongolio en nordo kaj Zhangye en la okcidento por montri sian majeston. En 607 p. K., li inspektis la nordon ekster la Granda Muro kun 500 000 militistoj kaj 100 000 ĉevaloj. Antaŭ la inspekto li ordonis konstrui porteblan urbon kaj moveblan palacon kun radoj sube, kie povis loĝi centoj da homoj. La portebla urbo estis malkonstruebla kun periferio de kvar kilometroj kaj kun lignaj tabuloj kiel skeleto ŝirmita per ŝtofo kun koloraj desegnoj. Sur la urbomuro flirtis flagoj kaj patrolis militistoj. Post kiam li venis al la stepo ekstcr la Granda Muro, la militistoj starigis en unu nokto la urbon kun palacoj. Tion vidinte, tribestroj de Tujue (antikva nacimalplimulto en la norda parto de Ĉinio) cstis mirigita kaj prenis la subitan aperon de la urbo kiel dian forton. Ili deĉevaliĝis je pluraj kilometroj for de la urbo, rampis antaŭen kaj respektoplene prezentis al la imperiestro Yang Guang ĉevalojn, bovojn, kamelojn kaj ŝafojn. La imperiestro donacis al ili grandan kvanton da oro kaj silkaĵo.

 

    Finiĝo de la tirano

 

    Yang Guang trifoje (de 612 ĝis 614 p.K.) invadis la nordan najbaran landon, Koreion, kaj trafis ĉiufoje malvenkon. Por konduki la militon li mobilizis pli ol tri milionojn da militistoj kaj portistoj, rezulte de tio, en multaj vilaĝoj preskaŭ ne videblis plenkreskaj viroj. Tiam estis rekviziciitaj eĉ virinoj. Tiam en Henan kaj Shandong okazis superakvo, kiu inundis multajn lokojn. La vasta kamparanaro ne povis toleri tian mizeran vivon kaj cksplodis granda kamparana leviĝo en tiuj lokoj. En 616 p.K. la armeoj de la leviĝintaj kamparanoj en la tuta lando ampleksis milionojn da personoj.

 

    Kiam la flamo de la kamparana insurekcio ardis tra la tuta lando, la lokaj oficistoj kaj generaloj unu post alia sendependiĝis de la centra registaro. Inter ili Li Yuan leviĝis en Taiyuan kaj okupis Guanzhong-regionon (en la nuna Shaanxi-provinco). Liaj fortoj fariĝis des pli grandaj. Poste li fariĝis la fondinto de Tang-imperio, la unua imperiestro de Tang-dinastio.

 

    En 616 Yang Guang fuĝis al la provizora palaco de Jiangdu (la nuna Yangzhou de Jiangsu-provinco) kaj ne kuraĝis reveni al Luovang. Poste, kiam li informiĝis, ke la armeo de Wagang, la plej forta el la insurekciantaj armeoj, sieĝis Luoyang kaj publikigis ordonon por puni liajn krimojn, li ĉiutage konsterniĝis kaj diris al si antaŭ la spegulo: "Bona kapo, kiu vin forhakos!" Ankaŭ li mem bone sciis, ke la pereo de la dinastio estas neevitebla, kaj preparis por si venenan vinon. Li ne atendis, ke lia gvardio ribelis kaj la venena vino perdiĝis. Li timis esti senkapigita kaj petis siajn sekvantojn strangoli lin per silka zono. En 618 p.K. pereis Sui-dinastio, kiu daŭris 38 jarojn.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng