Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Politiko en la frua tempo de la dinastio Tang
2013-01-04

    LA kamparana insurekcio renversis la regadon de Sui-dinastio. Li Yuan, prefekto de Taiyuan, fine uzurpis la fruktojn de la insurekcio kaj fondis Tang-dinastion, kiu daŭris 290 jarojn. Tiu dinastio estis fame konata pro la granda politikisto Imperiestro Li Shimin, la sola imperiestrino en la ĉina historio Wu Zetian, Xuanzang, kiu pilgrimadis al la sudazia subkontinento por peti budhismajn sutrojn, la grandaj poetoj Li Bai kaj Du Fu kaj la "Silka Vojo" inter la Oriento kaj Okcidento. La civilizacio de Tang-dinastio influis ne nur la Orienton, sed ankaŭ la tutan mondon, tial ĝi fariĝis granda orienta imperio fame konata en la homa historio.

 

    Li Yuan leviĝis en Taiyuan

 

    Li Yuan estis hereda nobelo. Imperiestro Yangdi de Sui-dinastio sendis lin gardi la gravan nordan urbon Taiyuan por subpremi kamparanan insurekcion. Poste ĉie leviĝis la insurekciaj armeoj kaj fariĝis evidenta la pereo de Sui-dinastio. Instigate de siaj filoj Jiancheng, Shimin kaj Yuanji, Li Yuan leviĝis kontraŭ Sui-dinastio. Li gvidis sian armeon al la suda Shaanxi, konkeris Chang'an kaj imperiestriĝis en 618 p. K. Tiel naskiĝis Tang-dinastio. Li nomumis Jiancheng kronprinco, Shimin princo Qin kaj Yuanji princo Qi. Inter ili Shimin estis la plej elstara pro sia saĝeco kaj kuraĝo. Lia armeo akiris grandajn meritojn en la milito, tial li fariĝis la ĉefa fondinto de Tang-dinastio.

 

    Evento ĉe la pordo Xuanwu

 

    Li Yuan gajnis venkojn politikan kaj militan kaj fundamente unuigis la tutan landon. Sed akriĝis la batalo inter liaj filoj por regpotenco.

 

    Li Shimin faris grandan meriton en la milito por unuigi la landon kaj samtempe grandigis sian forton. Sub li estis multaj talentuloj, tial formiĝis kaj grandiĝis lia propra forto en la tuta lando.

 

    La kronprinco Li Jiancheng ankaŭ estis talenta en politika kaj milita aferoj. Li ĉiamaniere kolektis diversajn eminentajn personojn ĉirkaŭ si, tial lia forto estis ne malpli granda ol tiu de Li Shimin. Li klare vidis, ke Li Shimin minacas lian pozicion, tial li komplotis kun sia alia frato Li Yuanji por atenci Li Shimin.

 

    En 626 p. K. la norda nacimalplimulto Tujue invadis la landon. Profitante tiun ŝancon, Li Jiancheng rekomendis al sia patro, ke li nomumu Li Yuanji milita komandanto kaj disponigu la elitajn soldatojn kaj generalojn de Li Shimin por lin murdi.

 

    Li Shimin rimarkis sian pozicion minacata kaj senprokraste ekagis por superi la rivalon. Li subaĉetis la gvardian estron de la pordo Xuanwu, fidindan subulon de la kronprinco kaj embuskigis sian elitan trupon ĉe la pordo. La pordo situis ĉe la norda flanko de la palaca urbo Chang'an kaj estis nepra trapasejo por ricevi imperiestran aŭdiencon.

 

    Tiun tagon, Li Jiancheng kaj Li Yuanji rajdis al la imperiestra palaco. Proksime al la pordo Xuanwu, ili subite rimarkis la staton nenormala kaj tuj sin turnis. Li Shimin gvidis embuskigitajn soldatojn ilin surprizi kaj sage pafmortigis Li Jiancheng. Ankaŭ Li Yuanji estis mortigita en la luktado. Ĉinaj historiistoj nomis tion "Evento ĉe la Pordo Xuanwu". Post nelonge Li Yuan devigite abdikis sian imperiestrecon, kaj la 28-jara Li Shimin surtroniĝis. Li estis imperiestro Taizong de Tang-dinastio.

 

    Prudenta regado dum Zhenguan-erao

 

    Post surtroniĝo imperiestro Taizong nomis sian reg-eraon Zhenguan. Dum sia regado li praktikis prudentan politikon, volonte akceptis admonojn, enoficigis eminentulojn kaj reduktis servuton kaj terimposton, kio stabiligis la socion kaj bonigis la socian moron. Tio en la historio estis nomata "Sukcesa Regado dum Zhenguan-erao".

 

    Taizong promociis oficistojn, tute ne konsiderante ilian antaŭan kulpon. En lia kortego estis nemalmultaj personoj, kiuj iam oponis kontraŭ li. Unu el ili estis Wei Zheng. Wei antaŭe estis konsilisto de Li Jiancheng kaj proponis al la mastro pli frue mortigi Li Shimin. Poste Taizong lin riproĉis: "Kial vi malpacigis miajn fratojn kaj estigis tiel seriozan batalon kontraŭ mi?" Wei Zheng respondis aplombe: "Se la kronprinco akceptus mian konsilon, certe ne estus lia hodiaŭa pereo." Taizong laŭdis lian talenton, anstataŭ lin puni, li komisiis al li gravan oficon.

 

    Wei Zheng kuraĝis prezenti rekte siajn opiniojn al la imperiestro. Iufoje, kiam Taizong ludis cirkuon, Wei Zheng eniris por raporti al li ion. Taizong haste kaŝis la cirkuon en sian robon. Wei Zheng intence plilongigis la raportan tempon kaj rakontis al li historiajn lecionojn de antikvaj imperiestroj pri ilia diboĉado. Timante Wei Zheng, Taizong ne kuraĝis elpreni la cirkuon. Kiam Wei Zheng foriris, la cirkuo jam estis sufokita. Pri tio li malkontentiĝis.

 

    Poste Wei Zheng faris al li ĉiam pli multajn rimarkigojn ĉe la aŭdienco, tion Taizong toleris. Foje, post aŭdienco Taizong revenis al sia loĝejo kaj kolere diris al si: "Mi certe mortigos tiun kampulon!" La imperiestra edzino Zhangsun demandis: "Kiun via imperiestra moŝto volas mortigi?" Taizong respondis: "Neniun alian ol Wei Zheng! Li ofte ofendis min en la kortego. Tion mi ne plu toleros!" La edzino tuj eliris, kaj post momento solene eniris en vestoj de imperiestra edzino, gratulante la imperiestron. Taizong kun miro demandis la kialon. Ŝi diris aplombe: "Mi aŭdis, ke nur talenta suvereno havas fidelajn subulojn. Nun via imperiestra moŝto estas talenta, tiel ke Wei Zheng kuraĝas senkaŝe verŝi sian koron. Kial mi povus ne gratuli!" Aŭdinte tion Taizong ekĝojis. Poste Wei Zheng mortis de malsano, Taizong tre malĝojis, dirante: "Mi perdis lin kiel spegulon."

 

    Por kolekti pli multe da talentuloj, Taizong nomumis oficistojn per ekzameno. Dank' al tio pli multaj ordinaraj popolanoj fariĝis oficistoj. Kiam li vidis ke multaj ekzamenitoj fariĝis oficistoj, li diris kontente: "La tutlandaj eminentuloj kolektiĝis ĉe mi!"

 

    Tiam iuj lokoj suferis de plago, Taizong ordonis disdoni grenon al la popolanoj. En iuj gubernioj la oficistoj eĉ portis grenon al hejmoj de la plagitaj familioj, kiuj longe post la plago ankoraŭ ne formanĝis la grenon. Cetere li elaĉetis per siaj propraj riĉaĵoj gefilojn venditajn de kamparanoj kaj sendis ilin al iliaj gepatroj.

 

    Li praktikis la agraran posedsistemon disdoni al ĉiu kamparano certan kvanton da agro, por ke ĉiu havu teron por kulturi. Li praktikis ankaŭ novan leĝon pri servuto kaj terimposto, laŭ kiu kamparano povis doni certajn produktaĵojn al la ŝtato por plenumi la servuton, kaj ĉiu kamparana familio devis doni al la ŝtato certan nombron da teksaĵo, kotono kaj lino. Kvankam la novaj leĝoj ne povis liberigi la kamparanojn el feŭda ekspluatado, tamen multe pli malpezigis la ŝarĝon de la kamparanoj kompare kun tiu en Sui-dinastio. Dank' al tio la kamparanoj povis sin vivteni kaj ankaŭ la socia ekonomio revigliĝis iom post iom. Historiaj literaturoj notis: En 630 p. K., nur 29 personoj estis kondamnitaj al morto en la tuta lando, la socia moro estis bona kaj la popolanoj povis pace vivi eĉ sen fermi sian pordon en nokto.

 

    Taizong fariĝis fiera en siaj lastaj jaroj kaj ne volis aŭskulti ĝustajn konsilojn kaj admonojn de korteganoj. Li multe konstruigis palacojn kaj ŝatis vivi diboĉe. Li dufoje agresis Koreion kaj revenis sensukcese. Tio portis al la popolo grandan suferon kaj multe konsumis riĉaĵojn. Sur la revena vojo li pentis, dirante: "Se Wei Zheng ankoraŭ vivus, li certe deadmonus min de la militiro!"

 

    En 649 p. K. imperiestro Taizong mortis de malsano en sia aĝo de 53 jaroj kaj estis entombigita apud la nuna gubernio Liquan de Shaanxi-provinco.

 

    Liaj politikaj sukcesoj multe superis liajn erarajn farojn, tial li estis eminenta politikisto en la ĉina historio.

 

    Princino Wencheng edziniĝis al tibeta reĝo

 


Princino Wencheng kaj Sunzamkampo (Ilustraĵo de Ren Mengxiong) 

 

    Dum la regado de imperiestro Taizong, la lando estis potenca, la nordokcidentaj kaj sudokcidentaj nacimalplimultoj respekte nomis lin "Ĉiela Ĥano". Tiam ekprosperis tibeta sklavoposed-sistema regpotenco sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, la tibeta reganto Sunzamkampo unuigis tibetajn tribojn kaj sendis personojn al Chang'an (la ĉefurbo de Tang-dinastio) por lerni han-naciecan kulturon. En 640 p. K. li sendis sian subulon Ludongzam al Chang'an por peti geedziĝan alianciĝon. Taizong promesis edzinigi al Sunzamkampo princinon Wencheng.

 

    En la historiaj verkoj oni legas, ke Ludongzam estis saĝa sendito. Taizong ekzamenis lin per kvin malfacilaj demandoj antaŭ ol doni la promeson. La unua demando postulis, ke li trapasigu silkan fadenon tra 9-kurbiĝan trueton en perlo. Ludongzam ligis per la fadeno la talion de formiko, kiu trairis la trueton kun la fadeno. La demando estis solvita.

 

    La dua demando postulis, ke li distingu el mikse metitaj cent ĉevalinoj kaj cent ĉevalidoj kiu estas kies patrino. Ludongzam apartigis la ĉevalinojn disde la ĉevalidoj kaj ĉesigis doni akvon kaj furaĝon al la ĉevalidoj. Post unu tago kiam li lasis ilin kuni-ĝi, la malsategaj ĉevalidoj tuj kuris al sia patrino por suĉi lak-ton. Tiel li glate solvis la duan demandon.

 

    Ludongzam sukcese solvis la aliajn tri demandojn, Taizong tre ĝojis pro lia saĝeco, li promesis ne nur edzinigi al Sun-zamkampo princinon Wencheng, sed ankaŭ edzinigi al Lu-dongzam alian filinon de la imperiestra familio.

 

    La princino Wencheng veturis al Tibeto kunportante multajn dotojn, kiuj mankis al Tibeto, inkluzive grenajn, fruktajn kaj legomajn semojn, drogojn, bombiksan ovaron kaj grandan kvanton da libroj pri medicino, farmakologio, agronomio, inĝenierado, astronomio, kalendaro, registaraj regularoj kaj aliaj. Ŝi faris grandajn kontribuojn al la amika rilato inter la hana kaj tibeta popoloj kaj la disvolvo de tibetaj ekonomio kaj kulturo. Forpasis mil jaroj, sed hodiaŭ inter la tibeta popolo ankoraŭ cirkulas multaj popolkantoj kaj rakontoj pri ŝiaj historiaj meritoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng