2013-01-04
 Katalogoj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco |
La 3an de januaro de 2013 la Muzeo de la Imperiestra Palaco publikigis unuajn 18 katalogojn de konservataj kuriozaĵoj en sia retpaĝaro. Tio estas la unua fojo por la grandaj muzeoj en Ĉinio.
La publikigitaj katalogoj de konservaĵoj ampleksas kuriozaĵojn de la unua, dua kaj tria klasoj, inkluzive de ordinaraj objektoj kaj specimenoj de ceramikaĵoj kaj porcelanaĵoj. La unuaj 18 katalogoj konsistas el 662,784 pecoj, inkluzive de bronzaĵoj, oraĵoj kaj arĝentaĵoj, jad-objektoj, skulptaĵoj, brokaĵoj, gravuraĵoj kaj aliaj artaĵoj, ĉiutagaj necesaĵoj, horloĝoj kaj aparatoj, juveloj, religiaj objektoj, armiloj kaj por-ceremoniaj aĵoj, imperiestraj sigeliloj kaj registroj, surskriboj, objektoj el fremdaj landoj kaj aliaj kuriozaĵoj. Ceteraj sep katalogoj estos anoncitaj.
Katalogoj de Objektoj en la Muzeo de la Imperiestra Palaco estas unuj el la gravaj fruktoj de la kvina ordigo de la muzeo (2004-2010). Ĝis la fino de la jaro 2010 la muzeo ordigis 25 ĉefajn katalogojn de 1,807,558 pecoj, interalie 1,684,490 raraj objektoj, 115,491 ordinaraj objektoj kaj 7,577 specimenoj de argilaĵoj kaj porcelanaĵoj.
La katalogoj helpas studadon kaj superrigardon de la publiko.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|