Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En diverseca Mongolio
2013-01-05

de LU CAIRONG

 

 
Mongola-sovetuna monumento sur la monto Zajsan en antaŭurbo de Ulanbatoro
 

Sur la placo Sukhbaatar en la centro de la urbo Ulanbatoro

 

    Antaŭ la vizito al Mongolio, mia impreso pri tiu ĉi lando venas ĉefe de amaskomunikiloj: Mongolio estas lando kun vastaj stepoj, malfermaj urboj, malmultaj loĝantoj kaj iom maltrankviliga publika sekureco.

 

    En julio de la jaro 2012 mi kaj aliaj ekvojaĝis de Erlianhot de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Nia trajno veturis pli ol 10 horojn norden trans la Mongola Altebenaĵo. Trapasinte grandan vojkurbiĝon inter montoj sur la altebenaĵo, la trajno venis al Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. Do nur post tio, vera Mongolio eniris en miajn okulojn.

 

    Ni venis al Mongolio por la agado de Esperanto en la jaro 2012, nome "Azia Jaro por Esperanto". La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la de ĝi gvidataj redakcio de El Popola Ĉinio kaj Ĉina E-Ligo kun la propaganta departemento de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Asocio de Amikeco inter Mongolio kaj Ĉinio kaj la Mongola E-Societo kune lanĉis la Mongolan Kulturan Festivalon "Stepo kun Espero".

 

    Proksimiĝo al Ulanbatoro

 

    Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, en la sino de montaroj, etendiĝas laŭ la norda bordo de la rivero Tura. En tiu ĉi urbo dense staras jurtoj kun mongola koloro kaj domoj el brikoj kaj ligno kaj aliaj altaj kaj malaltaj konstruaĵoj. La tiea stacidomo estas tre simpla, la tiea suno brilas kun ultraviolaj radioj tre fortaj, sed la tiea aero estas ege freŝa kvankam en plensomera tagmezo.

 

    Kompare kun sia antaŭurbo, kie vaste etendiĝas verda stepo sub la serena ĉielo, la urbo Ulanbatoro havas tute malsaman aspekton, en ĝi pompas diversaj koloroj, mallarĝas la spacoj inter konstruaĵoj kaj malfacilas la trafiko. En la valo de la rivero Tura plenas novaj kaj malnovaj konstruaĵoj altaj kaj malaltaj, eĉ sur la fora montdeklivo dense kuŝas loĝdomoj. Min iom skuis la urbo Ulanbatoro kun 1.7-1.8 milionoj da loĝantoj. Ĝi povas rivali kun la urbo Meksiko, kiu posedas mil milionojn da loĝantoj. En antaŭurbo de Ulanbatoro jurtoj en la blanka koloro kaj ĉirkaŭitaj de flava ligna barilo dissemiĝas sur verda herbejo. Tio portas densan koloron de la mongola nacio. Sed en ĝiaj urbaj kvartaloj ne estas evidentaj la naciaj trajtoj. Tie interpreme staras novaj kaj malnovaj konstruaĵoj altaj kaj malaltaj kun diversaj stiloj. El ili la plejparto estas domoj en la formo de alumetujo, sed ne mankas modernaj konstruaĵoj kun la muroj el glaco kaj domoj en la rusa stilo. Hazarde aperas antaŭ ni konstruaĵoj kun la tegmento en la formo de jurto kiel ornamo kvazaŭ por atentigi ke ĉi tie estas en Mongolio.

 

    Evoluanta lando kun diverseco

 

    Mongolio estas evoluanta lando. Mankas al ĝi bona planado por la urba konstruado kaj ĝiaj urbaj vojoj estas en malbona stato. Pli ol 300 mil aŭtoj en la urbo Ulanbatoro faras la tiean trafikon ege malfacila, precipe en laboraj tagoj. La tieaj taksia kaj busa sistemo atendas perfektigon, kaj krome tie tre malmultas regulaj taksioj. Pro tio, aperas ĉe stratoj de la urbo Ulanbatoro la speciala fenomeno, ke pasantoj staras ĉe la flanko de la strato kaj svingas la manon por voki aŭton. Ĝenerale, ŝoforoj de privataj aŭtoj volontas veturigi la petantojn kiuj havas la saman direkton kun ili, se la aŭtoj havas vakan sidlokon. Tion kuraĝigas ankaŭ la registaro. La prezo estas ĉ. 3 juanoj po kilometro. Laŭdire, pro tio, ke en la periodo kun Sovetunio kiel ĉefo de socialisma tendaro oni praktikis centralizitan kaj unuigitan aranĝon por produktado, Mongolio respondecis nur pri brutobredado, ne disvolvis aliajn industriojn kaj ne havis sian propran industrion de aŭtoj. Tiele, en Mongolio estas multaj importitaj komercaĵoj plejparte dogan-liberaj. La tie veturantaj aŭtoj estas diversaj kaj ilia prezo -- sufiĉe malkara. Sur tieaj stratoj mi vidis nur iu-specan trolebuson fabrikitan de Mongolio kaj la ceteraj venis el aliaj landoj. La aŭtoj Hyundai produktitaj en Pekino servas en Ulanbatoro kiel ĉefaj taksioj.

 

    La vivmanieroj de mongoloj similas al tiuj de okcidentanoj. La mongolaj civitanoj ricevas relative bonan edukadon kaj multaj el ili laboris aŭ studis en aliaj landoj. Okcidentaj manĝaĵoj estas vaste ŝatataj en Ulanbatoro kaj la ĉinaj -- sufiĉe aŭtentikaj. En la tiea Pekina Hotelo oni povas ĝui la verajn lokajn manĝaĵojn kun la gusto cent-po-centa, kaj la puraj gustoj konigas, ke la tieaj manĝaĵoj estas preparitaj de aŭtentikaj ĉinaj kuiristoj. La manĝaĵoj en tipaj gustoj de Mongolio estas gustumeblaj en la mongolaj restoracioj, precipe en la jurtoj en la antaŭurbo de Ulanbatoro. Mongoloj prenas viandaĵojn kiel siajn ĉefajn manĝaĵojn kaj la tiea kuirita ŝafaĵo estas absolute bongusta frandaĵo. Oni kuiras freŝan ŝafviandon kune kun karoto, cepo, terpomo kaj kondimentoj sur ŝtonoj tavolon post tavolo en granda marmito per milda fajro. Post kiam la manĝaĵo estas preta oni surtabligas viandaĵojn kune kun la ŝtonoj per la plato. La gastoj unue varmigas siajn manojn per la varmaj ŝtonoj, ĉar tio havas kuracan efikon por cirkuligi sangon. Estas tre bongustaj la mongolaj panoj vaporumitaj kun farĉoj el ŝafviandaj buletoj, cepaj pecetoj kaj aliaj kondimentoj. Krome bongustas ankaŭ farĉitaj kukoj frititaj en oleo...

 

    La mongoloj ŝatas la liberan kaj trankvilan vivon kaj donas grandan atenton al la nuna vivstato. Laŭdire la mongoloj preferas konsumi, sed ne kutimas deponi monon en banko por ŝparado. 98% de la depona mono en la bankoj apartenas al la riĉuloj, kiuj konsistigas nur 2% de la loĝantoj de la tuta lando. Havante monon, mongoloj ŝatas aĉeti aŭton kaj domon, kiam al ili mankas mono, ili vendas siajn aŭtojn kaj domon. Ĉiu familio en Ulanbatoro posedas ĝenerale du aŭtojn. En la hotelo Ĉingis-Ĥano, kie ni tranoktis, mi vidis, ke junaj geedzoj kun sia 3-4-jara infano venis de aliaj lokoj en la ĉefurbon por vojaĝo, profitante de la somera feriado. La totala loĝantaro de Mongolio apenaŭ atingas 3 milionojn kaj la lando posedas vastan teritorion. La ŝtato difinis, ke ĉiu mongola civitano rajtas aĉeti teron kaj domon en la regiono Ulanbatoro. Ĉiu plenkreskulo povas aĉeti la teron je ĉ. 600 kvadrataj metroj kontraŭ nur 100 usonaj dolaroj.

 

    Sed en Mongolio la diferenco inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj estas kompare granda. Tion oni povas rimarki laŭ la konstruaĵoj en Ulanbatoro: en la urbaj kvartaloj estas plejparte publikaj konstruaĵoj, kaj la loĝdomoj ĝenerale simplaj. Kompreneble, inter ili troviĝas iuj nove konstruitaj vilaoj kaj iom altklasaj loĝdomoj. Luksaj vilaoj plejparte sin trovas en la kvartaloj de riĉuloj ĉe montpiedo en la antaŭurbo de Ulanbatoro. Mongolaj riĉuloj havas ĝenerale en la urbo apartamenton kaj en la kamparo vilaon apud kiu ofte staras ankaŭ jurto, kiu aludas la nacian senton en la moderna vivo.

 

    Kien iras Mongolio

 

    Kunekzistas malnovaj naciaj folkloraĵoj kaj moderna urbanizado en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, mult-kultura lando kun la ĉefurbo homplena kaj ĉirkaŭaj stepoj ege vastaj. La totala enlanda produkto-valoro de Mongolio kreskas ĉiujare kun granda rapideco.

 

    La montaro Khentii, en kiu naskiĝis Ĉingis-Ĥano, kviete kuŝas en la antaŭurbo de Ulanbatoro. Kaj ankaŭ la nacio, kiu elbakis dignan nacian heroon, deziras komenci la novan vivon.

 

    La temperaturo de Mongolio en somero estas diverseca: malvarmete kaj agrable en mateno kaj vespero, sed la varmeco forte frapas en tagmezo. Kaj oftas ke de sur la serena ĉielo subite ektorentas pluvo. Eĉ se pluvas, la mongoloj plejparte ne uzas la ombrelon kaj preferas malrapide promeni en la pluvo...

 

    Kien iras Mongolio? Kien disvolviĝas la mongola kulturo kun la herbeja kulturo kiel la kerno, fronte al pluraj defioj por akceli la disvolviĝon de la ekonomia tutmondiĝo kaj modernigo? Precipe, kiel konservi la purecon de la lingva kulturo de Mongolio kaj tiun de ĝia nacia karaktero antaŭ la granda tendenco de senĉesa profundiĝo de malfermo de la lando al la ektera mondo? Ĉio tio estas malfacila problemo kiu turmentas la kulturajn elitojn de Mongolio. En pluveta vespero de somero, la prezidanto de la mongola artista asocio, kondukante sian aŭton, diris al mi, ke la mongoloj longtempe vivas la nomadan vivon, al ili mankas spertoj por administri la fiksan vivon en urbo kaj tiuj pri urbaj planado kaj dezajno. Oni bezonas lerni de evoluintaj landoj kiel superregi la modernan disvolviĝon, precipe lerni de Ĉinio, kiu atingis grandajn sukcesojn en evoluado. Prezidanto de la mongola popola asocio por amikeco kun Ĉinio estas fama muzikisto, direktisto kaj komponisto. Li diris, ke protektado de la nacia kulturo de Mongolio fariĝas pli kaj pli grava. Maljunaj homoj de Mongolio havas pli fortan nacian konscion, sed la junuloj estas multe influitaj de la okcidenta kulturo kaj ilia konscio pri la nacia kulturo pli kaj pli paliĝas, kio estas ege maltrankviliga.

 

    Ĉiu ajn nacio aŭ ĉiu ajn lando sen sia propra kulturo ne povas vere stari inter la nacioj de la mondo. Pri tio konsciis ankaŭ la mongola registaro, kiu komencis edukadon pri la nacia konscio al la civitanoj. Unue, oni aldonis la enhavon de la nacia edukado al la elementaj lernejanoj, la ŝtato kompilis lernomaterialojn pri la historio kaj kulturo de la mongola nacio kaj senpage disdonas al la lernantoj.

 

    Por Mongolio sub la influo de multkulturo estas malfacile iri sian propran sendependecan vojon de paca disvolviĝo favoran al sia popolo, al la mondo kaj al la apudaj landoj.

 

    Ulanbatoro estas en rapida ekspluatado: la unua ekspresa ŝoseo de la tuta lando estas en konstrado, la projekto pri la nova internacia flughaveno lanĉita, novaj altaj etaĝdomoj konstruataj en urboj... ankaŭ ĉinaj grandaj maŝinoj manifestas sian kapablecon en konstruejoj de Mongolio. Kiel la unua granda komerca partnero de Mongolio, Ĉinio pli kaj pli intimigas siajn ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn kun ĝi. En la pasinta jaro pli ol milionoj da hom/fojoj venis de Mongolio al Ĉinio, kaj pli ol 300 mil hom/fojoj iris de Ĉinio al Mongolio. La amika kunlaboro de la du landoj havas perspektivon vastan kiel la herbejoj en Mongolio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Wang Lilhua

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng