Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kvar ĉinaj aerkompanioj kunlaboros por nova projekto
2013-01-05


En la subskriba ceremonio de la projekto 

 

    La 3-an de januaro de 2013 kvar aerkompanioj de Ĉinio, la Ĉina Suda Aerlinia Kompanio Limigita, la Ĉina Orienta Aerlinia Kompanio Limigita, la Xiamen-a Aerkompanio kaj la Ĉina Aerlinia Kompanio de la provinco Taiwan de Ĉinio, kune lanĉis la planon kaj subskribis la projekton "Granda Ĉinio por kuna flugado". La projekto celas doni pli bonajn servojn por pli agrabla vojaĝo kaj por pli oportuna trafiko al la vizitantoj kiuj flugas trans la Taiwan-an Markolon per reciprokaj rimedo-dividoj inter la kvar ĉinaj aerkompanioj.

 

    La kvar ĉinaj aerkompanioj posedas sume 41 flugpunktojn ĉe la du flankoj de la markolo, la aviadiloj ĉiusemajne flugas trans la markolon pli ol 270 fojojn, ĉ. duono de la totala sumo de la nuna regula flugo inter la ĉeftero de Ĉinio kaj ĝia provinco Taiwan.

 

    La vizitantoj havos membrecon de la menciitaj kvar aerkompanioj samtempe se li aŭ ŝi tenas membrokarton laŭvole de unu el ili, kaj povos ĝui diversajn servojn liveritaj kunlabore de la kvar aerkompanioj. Ĝis nun, la kvar kompanioj havas pli ol 460 milojn da membroj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng