Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanta benopeta aktivado en Tiefosi
2013-01-05

 

 

    En la tempodaŭro de la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi'an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie viglas Esperanta afero.

 

 

 

    La aktivadon ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el la urboj Xi'an, Pekino, Suzhou, Changsha kaj Wuhan. En la monaĥejo okazis diversaj kunsidoj pri Esperanto kaj budhisma kurso pri homa vivo, kaj oni faris rondiradon en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj du-lingvajn recitadojn de "La Novjara Preĝo" kaj "La Novjaraj Bondeziroj" en Esperanto kaj la ĉina lingvo. Samideanoj Yuan Yongmin kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La Esperanta grupo de la monaĥejo donacis Esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado des pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboron inter ambaŭ kampoj.

 

(Miao Hui)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng