Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Validiĝis modifita trafik-regularo
2013-01-05


Vojkruciĝo en Pekino post validiĝo de la nove reviziita trafik-regularo en la 1-a de januaro 2013 

 

    La 8an de oktobro 2012 la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio anoncis la reviziitan Regularon pri Peto kaj Uzo de Aŭtomobilkonduka Licenco, kaj ĝi validiĝis ekde la 1-a de januaro 2013.

 

    La nove reviziita trafik-regularo havas pli striktan regon super stiristoj kaj ŝanĝis la ekzameno-sistemon peti aŭtomobilkondukajn licencojn. Ignori la trafiksignalojn ricevas ses anstataŭ tri pun-poentojn, kaj maldeca montro de aŭtomobilaj numero-platoj ricevas 12 pun-poentojn. La jare maksimuma puno de unu stiristo estas 12 poentoj. Se iu stiristo ricevas 12 pun-poentojn en unu jaro, li aŭ ŝi devas partopreni unue en 7-taga trejniĝo kaj poste en skrib-ekzameno antaŭ denova stirado. La nove reviziita trafik-regularo ankaŭ pliigas siajn enhavojn de 38 al 52 artikoloj.

 

    La Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio anoncis en la 3a de januaro, ke en la unua tago post la validiĝo de la nove reviziita trafik-regularo, multe reduktiĝis la trafikaj akcidentoj pro malobservado de la trafiksignaloj. Laŭ statistiko en la urboj Pekino, Tianjin, Nankino, Ji'nan kaj aliaj, la nombro de trafikaj akcidentoj malkreskis respektive je 9.3%, 23%, 26.7%, 18.4% kaj 29.8%, kaj ne okazis severa trafika akcidento pro malobservado de la trafiksignaloj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng