Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis en Ĉinio la unua tridimensia fotejo
2013-01-06


Spertanto kun sia printita figureto 
 

La "fotisto" skanas la eksteran formon de la spertanto. 

 

    La 4-an de januaro de 2013 malfermiĝis la unua tridimensia fotejo en Xi 'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en okcidenta Ĉinio. Oni akceptas tridimensiajn figurojn anstataŭ simplajn bildojn post la printado de si mem sub la aranĝo de la "fotistoj".

 

    En tiu ĉi fotejo la stereo-grafistoj devas unue skani la formon de sia kliento, sekve konstrui per komputilo la tridimensian modelon de la homo, fine printi la modelon konkrete laŭ la antaŭaranĝita proporcio. Post duhora laboro aperas jam la versimila kaj malgrandigita skulptaĵeto de la homo kun la fidelaj vizaĝo, mieno kaj hararanĝo.

 

    La spertantoj en la fotejo admiris pri la tridimensiaj figuretoj. Kaj en la estonteco la koncerna tekniko estos aplikitaj en pli altaj kaj vastaj kampoj de ĉiuj industrioj. Oni povos tiel elprinti precizajn maŝino-partojn, elektronikajn produktaĵojn, konstruajn materialojn, medicinajn speciaĵojn, hejmajn ornamaĵojn aŭ aliajn objektojn. Cetere, la kultura kaj arta rondo, ne nur la tradicia skulptado aŭ manfarado, sed ankaŭ la movbilda karikaturo kiel nove naskita industrio havos eblecon koni profundan ŝanĝiĝon kaj grandan evoluon pro la apliko de la lastatempe aperinta tridimensia printo-tekniko.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng