Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La novjarnokta statistiko
2013-01-06

 

 

    La antaŭa statistiko en nia retejo estis farita la 12an de aŭgusto 2012, unu jaron post la tago, kiam en la La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, sed ni faras ankaŭ la tradician novjartagan revuon — la statistiko estas prenita du-tri minutojn post la novjarfesta tosto.

 

    Nia retejo, post testa periodo, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la jarŝanĝo en ĝi estis 427 artikoloj kaj dek konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 945 etikedoj.

 

    Mi ripetas la kutiman klarigon: "Robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj Bad Behavior kaj Akismet, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn informojn pri la reala vizitado de la retejo".

 

    Ekde la starigo de la kalkulilo en nia retejo okazis 94 mil 425 paĝovizitoj (hits).

 

    Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo (entute, 19 mil 244 vizitoj) kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke jam 68 mil 192 fojojn estis vizititaj konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ la termino de WordPress).

 

    En la listo de la plej vizitataj artikoloj plej supre estas Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto de Dennis Keefe. Ĝi estas ankaŭ la plej komentita – 62-foje.

 

    Sekvas la listo de la dudek plej popularaj tekstoj. Interkrampe estas la loko en la dudeko je la 1a de aprilo 2012.

 

    1 (1) Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1) 2434

 

    2 (2) [Aleksander Korĵenkov]. Katastrofo ĉe Vinilkosmo 1055

 

    3 (3) Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU? 879

 

    4 (4) Komitatano Z. Hundoj bojas, karavano vojas 834

 

    5 (5) Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo 813

 

    6 (6) Trevor Steele. Ĉu malesperi? 791

 

    7 (7) Aleksander Korĵenkov. Kiom da esperantistoj en Ruslando? 788

 

    8 (8) Zbigniew Galor. Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio? 625

 

    9 (9) Vinko Markovo. Kamarado prezidanto respondas 623

 

    10 (11) José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata "popolo" 620

 

    11 (13) Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2) 613

 

    12 (10) Aleksander Korĵenkov. Guglo: "Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo" 592

 

    13 (14) Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Iom pri "La Ondo de Esperanto" 586

 

    14 (12) Katalin Kováts. La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo 562

 

    15 (16) Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto 544

 

    16 (-) Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto 523

 

    17 (-) Dennis Keefe. Transiri tiun damnindan verdan abismon! 511

 

    18 (-) Peter Balá ž. Krynica denove kun Esperanto 488

 

    19 (20) Komitatano Z. Survoje al la Fettes-erao 482

 

    20 (15) Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado en la 2011a jaro 480

 

    Mi povas nur ripeti la frazon el la pasintfoja statistika revuo: "La listo de la plej popularaj artikoloj klare evidentigas, ke precipe ŝatataj estas la artikoloj pri la problemoj de la Esperanto-Komunumo, kaj ke inter la dudek plej legataj artikoloj estas nur unu artikolo pri esperantista renkontiĝo (Esperanto-Insulo)".

 

    Laŭ la statistiko ni havas legantojn en 130 landoj, sed reale temas pri 126 landoj, ĉar la vizitoj el Honkongo kaj Tajvano estas statistikendaj kiel vizitoj el Ĉinio, kaj en la listo estas ankaŭ Eŭropa Unio (2579 vizitoj), kaj 2739 vizitoj estis faritaj el neidentigita lando.

 

    Ruslando plu havas plej multajn legantojn de La Balta Ondo. En la listo de la dek landoj kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo restas kvin landoj Eŭropaj, du Amerikaj (Usono kaj Brazilo), du Aziaj (Ĉinio kaj Japanio), kaj unu Eŭropa-Azia (Ruslando). Nova lando en la landodeko estas Japanio, kiu prenis la dekan lokon, kiun en la antaŭa statistiko okupis Svislando.

 

    1 (1). Ruslando 14675

 

    2 (2). Usono 11224

 

    3 (4). Germanio 7317

 

    4 (5). Hispanio 7216

 

    5 (3). Francio 7042

 

    6 (8). Pollando 4325

 

    7 (6). Brazilo 4304

 

    8 (7). Ĉinio 3584

 

    9 (9). Svedio 2260

 

    10 (13). Japanio 1854

 

    2739 vizitoj estas neidentigitaj, kaj 2579 vizitoj venis el Eŭropa Unio sen indiko pri la ŝtato.

 

    Kelkaj pli amuzaj rezultoj.

 

    La ĵus finiĝinta decembro iĝis la plej aktiva monato por nia retejo kun entute 8444 paĝovizitoj. Tio ne estas mirinda, ĉar ekde la 17a de novembro en La Balta Ondo aperas nova teksto. Kaj la plej magra monato estis junio kun 4085 vizitoj, kiun ni preskaŭ plene pasigis en Kaŭkazo kaj do povis afiŝi nur kelkaj novajn artikolojn post la reveno.

 

    La 25a tago de la monato estas la plej populara por niaj legantoj, dum ĝi ni havis entute 3865 legojn; kaj la plej malpopulara tago, kiel oni povas facile diveni, estas la 31a; dum la lasta tago de la plej longaj monatoj nian retejon oni legis nur 2046 fojojn.

 

    La statistiko resumas ne nur la tagojn, sed ankaŭ la horojn de la vizitado. Laŭ ĝi, la plej ofte oni legas niajn artikolojn ekde la 20a horo ĝis la 21a horo laŭ la Kaliningrada tempo (5400 legoj), kaj oni klare ripozas ekde la 6a ĝis la 7a, kiam nur 1711 artikoloj estis legitaj.

 

Aleksander Korĵenkov

(el La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/01/statistiko-4)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng