Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La rilatoj kun la eksteraj landoj en la frua tempo de la dinastio Tang
2013-01-06

    Xuanzang en pilgrimado okcidenten

 

    Xuanzang bonziĝis en sia 13-jara aĝo kaj havis profundan konon pri budhismo. Ju pli multe li studis pri budhismo, des pli li trovis multe da demandoj malfacile solveblaj, tial li decidis iri al la budhisma naskoloko Hindio por studi.

 

    Tiam la Okcidenta Regiono estis okupata de la antikva naci-、malplimulto Tujue. Ankaŭ Tang-dinastio rigore gardis la okcidentajn trapasejojn, kaŭze de kio la peto de Xuanzang pri ellandiĝo estis rifuzita. Li, malgraŭ la longa vojaĝo kaj maloportuna trafiko, senhezite sin direktis al Hindio en 627 p. K. rajdante sur maljuna ĉevalo. Tra Liangzhou (la nuna Wuwei de Gansu-provinco) kaj Guazhou (la nuna Anxi) li eliris el la pascjo Yumen (interne de Anxi) kaj eniris en la senliman dezerton.

 

    En la dezerto vidiĝis nek birdoj, nek bestoj, kaj ofte leviĝis ŝtormo. Survoje preskaŭ ĉie videblis skeletoj homaj kaj ĉevalaj, sed spite al tio Xuanzang iris antaŭen sentime. En la dezerto, li senatente renversis sian ledan akvosakon kaj la akvo tute elfluis el ĝi, sed li iris okcidenten ankoraŭ plu. En la kvina tago li svenis pro soifego. Noktomeze malvarmeta vento vekis lin. Feliĉe, ke tie estis nemalproksime de oazo, lia ĉevalo portis lin al la akvofonto. Dank' al tio li rekonsciiĝis kaj post pliaj du tagoj li eliris el la dezerto kaj atingis Gaochang (oriente de la nuna Turpan de Xinjiang).

 

    Kredis je budhismo ankaŭ la reĝo de Gaochang, dank' al kies helpo, Xuanzang akiris pliajn necesaĵojn kaj daŭrigis sian vojon kun la ĉevalo kaj portistoj. Kiam li trapasis neĝkovritan monton, lin trafis lavango. Eskapinte el la danĝero, li atingis la urbon Suiye (en la norda parto de Kirgizio). De tie li plu iris okcidenten kaj venis al la sudazia subkontinento. Tie li vizitis preskaŭ ĉiujn historiajn lokojn de budhismo kaj poste venis al la regno Magadha (en la sudo de la nuna Bihar, Hindio). Xuanzang lernis kvin jarojn en la templo Nalanda, la plej alta lernejo de budhismo en la loko, studis ĉiujn budhismajn sutrojn kaj fariĝis fama erudicia bonzo. La reĝo Rajaputra Siladitya (590-647) akceptis lin kaj diris, ke li delonge informiĝis, ke en la nordoriento estas granda lando, en kiu estas brava princo Qin. Xuanzang diris al la reĝo, ke la granda lando estas Tang-imperio kaj la princo estas Li Shimin, kiu fariĝis ĝia imperiestro. Li rakontis al la reĝo ankaŭ pri la politiko, ekonomio, kulturo k. a. de Ĉinio. Ĝoje aŭskultinte lian rakonton, la reĝo petis Xuanzang fari prelegon, kiun ĉeestis 6 000-7 000 bonzoj kaj laikoj.

 

    En 643 Xuanzang adiaŭis la reĝon Rajaputra Siladitya kaj revenis al Chang'an, la ĉefurbo de Tang-dinastio, kiun li forlasis antaŭ 18 jaroj, kunportante 657 budhismajn librojn. Li raportis al la imperiestro pri sia okcidenten-pilgrimado. La imperiestro tre ĝojis kaj akceptis lin en Luoyang. Poste Xuanzang ĉinigis 75 budhismajn librojn, en 1 335 volumoj. Li ankaŭ verkis la libron "Vojaĝo de la Granda Tang al la Okcidenta Regiono", kiu estas grava materialo por esplori la antikvajn historion kaj geografion pri Hindio, Nepalo, Pakistano, Centra Azio kaj aliaj lokoj. La verko estas grava ankaŭ por arkeologio.

 

 
Xuanzang kaj liaj disĉiploj — herooj en la mita romano "Pilgrimado al la Okcidento" (Ilustrita de Qian Xiaodai)

 

    Inter la ĉinoj vaste cirkulas legendoj pri la okcidenten-pilgrimado de Xuanzang. La Ming-dinastia verkisto Wu Cheng'en (ĉ. 1500-1582 p. K.) adaptis ilin al mita romano "Pilgrimado al la Okcidento". La herooj de la romano Xuanzang, liaj magie lertaj disĉiploj Sun Wukong, Zhu Bajie kaj Sha Heshang venkis survoje demonojn kaj diablojn, kiuj baris al ili la vojon, trapasis danĝerajn montojn kaj riverojn kaj fine atingis la cellokon. La intrigo en la romano pri "Sun Wukong Ribelas kontraŭ la Ĉiela Palaco" estis adaptita al teatraĵo, pentrita filmo kaj pupteatraĵo. En la 11-a Internacia Pupteatra Festivalo okazigita en Jugoslavio en 1978, la Ĉina Pupteatra Trupo prezentis "Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco" en Esperanto.

 

    Senbara "Silka Vojo"

 

    En la dua jarcento a. K. Ĉinio malfermis la faman "Silkan Vojon" kondukantan al la Okcidenta Azio. Post 800 jaroj la vojo fariĝis multe pli vigla. Tiam komercistoj, bonzoj, imamoj kaj nobeloj de la Centra kaj Okcidenta Azio venis al Ĉinio tra la "Silka Vojo" unuj post aliaj. Iliaj vestoj, manĝajoj, amuzaĵoj kaj sciencoj iagrade influis Ĉinion. La centraziaj dancoj rapide turniĝaj kaj saltaj vekis admiron ĉe ĉinaj rigardantoj. Multaj okcidentaj muzikistoj fariĝis palacaj muzikistoj de Tang-dinastio.

 

    Tiam loĝantoj de Chang'an povis trinki persan alkoholaĵon kaj ĝui spinacon el Persio. Ankaŭ poloo ludata de la tiamaj ĉinoj estis enkondukita el Persio.

 

    Ĉinaj silkaĵoj tiam estis valoraj en la Centra kaj Okcidenta Azio. Ankaŭ la desegnoj de la Centra kaj Okcidenta Azio aperis sur ĉinaj silkaĵoj, tio estis multfoje atestita de elterigitaj silkaĵoj.

 

    La ĉina paperfarado estis enkondukita en Eŭropon pere de araboj.

 

    La muziko kaj belarto de Hindio influis la skulpturon kaj freskan arton de Tang-dinastio. La freskoj kaj skulptaĵoj en la ŝtonkavernaro Dunhuang estis kunigaĵo de la ĉina kaj hinda artoj. Ĉe la "Silka Vojo" oni elterigis arĝentajn monerojn de Sasanido kaj orajn monerojn de Bizanca Imperio.

 

    Senditoj de Japanio venis al ĈINIO kaj bonzo Jianzhen al Japanio

 

    Ekde la jaro 57 p. K. Japanio ekspedis senditojn al Ĉinio. Dum la regado de Sui-dinastio Japanio kvarfoje ekspedis al Ĉinio senditojn, studentojn kaj bonzojn, ankaŭ senditoj de Sui-dinastio vizitis Japanion. Post la fondiĝo de Tang-dinastio, dum 200 jaroj de 630 ĝis 838 p. K. Japanio 13-foje ekspedis al Ĉinio oficialajn senditojn, ĉiufoje almenaŭ 250 personojn kaj maksimume 500-600 personojn.

 

    Tiam la japana ŝtata administra strukturo tre similis al tiu de Tang-dinastio. Kaj la ĉefurbo Heijokyo (la nuna Kioto) en Nara-periodo (710-784 p. K.) estis konstruita imite al Chang'-an.

 

    Legendo diras, ke la japana skribo-lingvo estis kreita de japanaj studentoj lernintaj en Ĉinio Kukai kaj Kibinomakibi. Kibinomakibi studis 17 jarojn en la imperio Tang, li revenis al Japanio kunportante multajn kodojn kaj kronikojn de Ĉinio. Lia kunlernanto Abeno Nakamaro (lia ĉina nomo estis Chao Heng) poste fariĝis altranga ĉina oficisto, kiu vivis en Ĉinio pli ol 50 jarojn kaj mortis en Ĉinio en 770 p. K. Dum sia restado en Ĉinio Chao Heng havis profundan amikecon al la grandaj poetoj de Tang-dinastio Li Bai, Wang Wei kaj aliaj. En la parko Xingqing de Xi'an nun ankoraŭ staras steleo pri li.

 

    Ankaŭ nemalmultaj ĉinoj en Tang-dinastio veturis al Japanio, inter ili la plej fama estis la bonzo Jianzhen (688-763 p. K.). Li estis bonzo de la templo Daming en Yangzhou, invitite de la japanaj budhistaj rondoj li sin preparis por veturi al Japanio en 743. Sed li malsukcesis kvinfoje en mara veturado dum la postaj 12 jaroj. En la kvinafoja veturado lin trafis ŝtormo kaj la ŝipo flosis 14 tagnoktojn surmare, fine li atingis la insulon Hainan, kaj pro tio li blindiĝis. Tamen li ne deprimiĝis kaj en 754, en la sesafoja veturado, li atingis Japanion en sia 67-jara aĝo.

 

    Jianzhen portis al Japanio budhismajn sutrojn, predikis tie budhisman Lüzong (unu el la ĉinaj budhismaj sektoj) kaj konigis al japanoj multajn ĉinajn drogherbojn. Sub lia projektado kaj direktado oni konstruis en Nara la templon Toshodai kaj skulptis budhajn statuojn. Kaj per tio li disvastigis en Japanio la arkitekturon kaj skulpturon de Tang-dinastio. Li pasigis en Japanio siajn lastajn jarojn kaj estis entombigita en la templo. Por memorigi pri li liaj disĉiploj skulptis lian sidan statuon, kiu nun ankoraŭ estas konservata en la templo.

 

    En Tang-dinastio Ĉinio havis amikajn kontaktojn ankaŭ kun Koreio, Nepalo, Persio, la Orienta Romana Imperio, la sudorienta Azio, sudazia subkontinento kaj aliaj landoj kaj regionoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng