Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekonomio de la prospera periodo de la dinastio Tang
2013-01-06

    EN sia prospera periodo Tang-dinastio havis vastan teritorion, kiu etendiĝis oriente ĝis la maro, okcidente ĝis Aralo, sude ĝis la Suda Ĉina Maro kaj norde trans Bajkalon. Tiam en Tang-imperio vivis pli ol naŭ milionoj da familioj kun pli ol 52 milionoj da loĝantoj. Ĝi estis unuigita kaj civilizita prospera feŭda imperio kun multaj naciecoj.

 

    Agrokulturo kaj metio

 

    En pli ol 100 jaroj post sia fondiĝo en 618 p. K., Tang-dinastio praktikis kompare bonan politikon, tial la produktado rapide disvolviĝis, kaj la ŝtato akumulis sufiĉe grandan kvanton da riĉaĵoj, dank' al la diligenta laboro de la vasta kamparanaro kaj metiistaro.

 

    Laŭ historiaj notoj, en 747 p. K., la ĉefaj grenejoj de la lando konservis 759 000 tunojn da greno, el grenejo Hanjia en Luoyang estis la plej granda. En 1971 ĉinaj arkeologoj prifosis la ruinon de la grenejo Hanjia kun areo de 420 000 kvadrataj metroj. Ĝi havis 400 subterajn grenkelojn, kiuj povis enteni 34 800 tunojn da greno. En unu el la grenkeloj ankoraŭ restis ĉ. 250 tunoj da milio jam karbiĝinta. Tio montris, ke la tiama agrokulturo jam atingis rimarkindajn sukcesojn, tial la ŝtato povis akumuli grandan kvanton da superflua greno.

 

    Tang-dinastio alte taksis akvoutiligon. Historiaj notoj diris, ke tiam en la lando estis 264 akvoutiligaj instalaĵoj, kiuj multe akcelis la agrikulturan produktadon.

 

 
La urbo Chang'an de Tang-dinastio

 

    En Tang-dinastio ankaŭ metio rapide disvolviĝis. La ŝtataj metiejoj estis grandaj, kun detale dividitaj laborspecoj. Iliaj produktaĵoj estis liverataj speciale al la imperiestraj familio kaj parencoj kaj ŝtataj oficejoj. En la ĉefurbo Chang'an estis metiejo por fari ĉiutagajn bezonaĵojn por la imperiestro. Tie laboris pli ol 19 000 metiistoj. Ankaŭ la privata metio rimarkinde disvolviĝis. En la ĉefurbo funkciis diversaj metiejoj privataj, kiaj tiuj de paperfarado, tinkturado, kupraĵo-farado, silkaĵo-farado kaj aliaj. Kaj en la vasta kamparo troviĝis granda kvanto da familiaj metiejoj, kies produktaĵoj servis ĉefe por konsumado de la kamparanoj mem kaj impostpago al la ŝtato. Nur malgranda kvanto da produktaĵoj estis vendata en foiro.

 

 
Parto de Daming-palaco

 

    Te-prilaborado estis nova metio tiutempe. En Tang-dinastio ĉiuj sudaj provincoj kulturis te-arbojn kaj la tea imposto fariĝis grava por la ŝtato. Tiam Lu Yu verkis libron pri teo, la plej fruan fakan verkon pri tiu temo en la mondo, kiu sisteme priskribis la kulturadon de te-arboj kaj te-folian prilaboradon.

 

    Porcelano-farado fariĝis sendependa metio. Bakfornoj troviĝis ĉie en la sudo kaj nordo de nia lando. Ili produktis ne nur porcelanaĵojn bezonatajn por ĉiutaga vivo, sed ankaŭ delikatajn artajn ceramikaĵojn. La trikoloraj ceramikaĵoj kun freŝaj koloroj flava, verda kaj blanka estis elstara atingo en la ceramika metio de Tang-dinastio.

 

    En Tang-dinastio paperfarado multe disvolviĝis. Lina, brusonetia, morusarba kaj rotanga ŝeloj, bambuo kaj tritika kaj riza tigoj ĉiuj povis esti uzataj kiel matcrialo por paperfarado. Estis diversaj specoj de papero kun variaj koloroj kaj por malsamaj uzoj. Precipe menciinda estas Ŝjuan-papero. Ĝi estas delikata, blanka, mola kaj kolorkonserva kaj ankoraŭ hodiaŭ uzata por fari ĉinstilajn pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn.

 

    La lignoplata presarto aperis almcnaŭ en la komenca periodo de Tang-dinastio. Per tiu ĉi presarto oni gravuris skribaĵojn kaj bildojn sur lignoplato kaj poste presis ilin sur papero. La budhisma libro "Vajra sutro" estas plej frue presita per tiu ĉi metodo en 868 p. K. en Ĉinio.

 

    La grandioza urbo Chang'an

 

    En Tang-dinastio aperis multaj grandaj komcrcaj urboj, inter ili estis la ĉefurbo Chang'an, Luoyang, Yangzhou kaj Guangzhou (la nuna Kantono). La plej granda kaj prospera urbo estis Chang'an (sude de Xi'an de la nuna Shaanxi-provinco).

 

    Chang'an estis longa de la sudo ĝis la nordo je 8 651 metroj kaj de la oriento ĝis la okcidento je 9 721 metroj kaj ĝia periferio estis ĉ. 36 kilometroj.

 

    En la urbo etendiĝis 11 sud-nordaj kaj 14 orient-okcidentaj stratoj larĝaj kaj rektaj, kiuj dividis la urbon en 108 loĝkvartalojn kaj la orientan kaj okcidentan partojn metian kaj komercan. En la urbo vivis preskaŭ miliono da loĝantoj. La kvartaloj estis kvadrataj, je pli ol 30 metroj larĝis ĉiu strato, ambaŭflanke de kiu kreskis ombroriĉaj arboj kaj staris diversaj vendejoj. Je la tagmezo oni frapis tamburon 300-foje por anonci komencon de negoca aktivado. Je la sunsubiro oni frapis gongon 300-foje kaj la vendejoj fermis la pordon. Je la tagiĝo oni batis stratan tamburon kaj malfermiĝis la pordoj de la urbo kaj la kvartaloj. Ili fermiĝis je la vespera tamburado kaj je tio la loĝantoj devis reveni hejmen. Laŭleĝe nokta vojirado sur strato estis malpermesita.

 

    En la urbo faris prezentadon multaj famaj artistoj, kiaj ŝnur-dancistinoj kaj akrobatoj. Knabo-akrobato povis fari diversajn movojn ĉe la supro de longa stango starigita sur la kapo de akrobato.

 

    Meze de la norda parto en la urbo estis la Palaca Urbo kun la palaco Taiji, kie la imperiestro traktis gravajn ŝtatajn aferojn. Nordoriente ekster la urbo estis la palaco Daming kun la ĉefa halo Hanyuan situanta sur alta loko, simetriaj altaj pavilonoj kaj zigzagaj koridoroj, kie la imperiestro donis festenon al la senditoj el aziaj landoj kaj aranĝis solenan aŭdiencon por eksterlandaj senditoj.

 

    En la sudorienta parto de la urbo estis fama lotusĝardeno kun akvejo ĉirkaŭita de domoj kaj pavilonoj. La imperiestro kun siaj edzino kaj kromedzinoj ofte tie donis festenon al siaj subuloj.

 

    Norde de la urbo estis imperiestra ĉasejo, kie brediĝis multaj raraj birdoj kaj bestoj, kiaj leonoj, ĉamoj, dresitaj elefantoj el la Suda Azio, danc-ĉevaloj el la Okcidenta Azio, parolpovaj birdoj el Hindio kaj blankaj papagoj el Kamboĝo.

 

    En Tang-dinastio, ĉu imperiestro ĉu ordinaraj virinoj, ĉiuj ŝatis poloon. En la ĉasejo estis poloa ludejo speciala por imperiestro. Arkeologoj elterigis argilajn figurojn de virinoj en ludo de poloo. En la freskoj de la tombo de kronprinco Zhanghuai malkovrita en Xi'an videblas bildo pri polo-ludo.

 

    La imperiestro Xuanzong de Tang-dinastio estis muzikamanto kaj amuziĝemulo. Li starigis muzikan lernejon en sia palaco, elektis muzikistojn kaj persone trejnis ilin. Tiam ne estis teatraĵo, sed prosperis diversaj kantodancoj kaj parolrakontado, kiuj sendube influis la postajn teatron kaj parolkantan literaturon de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng