Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nove restaŭrita Ĝardeno de Virto kaj Harmonio en la Somera Palaco
2013-01-06

 
La Granda Opero-scenejo post restaŭro
 

Kolora pentrado dum restaŭro 

 

    La 2an de januaro 2013 finiĝis restaŭro de la Ĝardeno de Virto kaj Harmonio en la Somera Palaco. La ĝardeno baldaŭ malfermiĝis al la publiko. La ĉi-foja restaŭro estis la plej grandskala de post la jaro 1949 kaj tuŝis 24 malnovajn konstruaĵojn, inkluzive de la Granda Opero-scenejo, la Halo de Plezura Rido kaj la Halo en Celebrado de Filantropio, sur ĉirkaŭ 5,940 kvadrataj metroj kaj kun la planka areo de ĉirkaŭ 3,940 kvadrataj metroj.

 

    La imperiestra ĝardeno, arkitektura ensemblo por prezentado de operoj, estis ekkonstruita en la jaro 1891. Interalie la 21-metro-alta Granda Opero-scenejo estis konstruita laŭ la Pavilono de Gajaj Melodioj en la Malpermesita Urbo kiel la modelo. Ĝi restas la plej komplete konservata kaj la plej granda antikva teatro en Ĉinio. La scenejo konsistas el tri etaĝoj. Laŭ intrigo de teatraĵo, la personoj povas descendi de la "ĉielo" aŭ leviĝi de sub la "tero", kaj la alkondukita akvo povas ŝpruci sur la scenejo.

 

    La pekina opero estis stiligita en la ĝardeno, tial la Granda Opero-scenejo estas rigardata de internaciaj fakuloj pri antikvaj teatroj kiel vivanta fosilio.

 

    Post kompleta restaŭro la Granda Opero-scenejo reakiris siajn originalajn aspektojn ĉe la pordoj kaj la fenestroj, la internaj muroj kaj la dekoracio same kiel en la periodo inter la fino de la 19a jarcento ĝis la komenco de la 20a jarcento.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng