Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
779 eburoj estis malkovritaj en Hongkongo, Ĉinio
2013-01-07


En la gazetara konferenco okazigita de la hongkong-a doganejo post la malkovro 

 

    La 3-an de januaro la hongkong-a doganejo malkovris 779 eburojn, kun la totala pezo de 1300 kilogramoj, en la speciala administra regiono Hongkongo en suda Ĉinio. La kontrabanditaj eburoj kostas ĉ. milionon da eŭroj. Oni jam trifoje malkovris la kontrabanditajn eburojn en Hongkongo de post novembro de la pasinta jaro.

 

    Laŭ la konigo de Huang Ruiheng, kontrolisto de la havena kaj marafera sekcio de la hongkong-a doganejo, la eburoj estis kaŝitaj en 16 konteneroj senditaj el Kenjo. Ili trapasis Malajzion kaj fine atingis Hongkongon. Oni eltrovis, ke en 5 el la menciitaj kontenteroj estis ŝtonaj pecoj por kovri la eburojn, kiuj estis envolvitaj en tolaj sakoj.

 

    Okazis 2-4 kazoj de la eburo-kontrabando ĉiujare de post la jaro 2010. Ne multiĝis tiaj aferoj en Hongkongo. La doganejo diris, ke ili daŭre kunlaboros kun aliaj landoj kaj regionoj por laŭleĝe subpremi la kontrabandajn aferojn kontraŭ la raraj bestoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng