2013-01-07
 Kitera Masato (la 1-a de dekstre) en la ceremonio |
La 5-an de januaro la Pekina Asocio de Japanaj Studentoj kaj la japana ambasadorejo en Pekino kune aranĝis en la informa kaj kultura centro de la japana ambasadorejo la ceremonion de adoltiĝo por ĉirkaŭ 250 ĉinaj kaj japanaj junuloj. Kitera Masato, nova japana ambasadoro al Ĉinio, ĉeestis la ceremonion kaj faris parolon.
Kitera Masato diris en sia parolo, ke antaŭ 21 jaroj, okaze de la 20-jara datreveno de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, li vizitis Ĉinion sekvante la japanan imperiestron kaj lian edzinon, kaj ricevis varman bonvenon de la ĉina popolo. Tion li bone memoris ĝis nun. Li diris ankaŭ, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas en malfacila situacio, la ĉinaj kaj japanaj junuloj partoprenantaj en la ceremonio estas en la vico de adoltoj, en la estonteco la dulandaj junuloj devas plue fortigi reciprokajn interfluon kaj komprenon por kune progresi.
Kitera Masato diris, ke ĉi-jare estas la 35-jara datreveno de kontrakto de la "Ĉina-Japana Traktato por Paco kaj Amikeco". Li esperas, ke en kadro de la traktato ĉinaj kaj japanaj junuloj faros kontribuon por akceli la amikecon inter Ĉinio kaj Japanio.
En la ceremonio okazis ankaŭ divenado, prezentado de la Pekina Opero kaj kantoj, kaj montrado de kaligrafaĵoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|