Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Klubo de veteranoj - en Facebook!
2013-01-07

 

    Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis ankaŭ Veterana Esperantista Klubo, VEK. De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian retejon.

 

    VEK estas klubo por esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ minimume 40 jaroj. Aliĝpeton oni povas sendi rete al "vek@co.uea.org" aŭ paperpoŝte al la Centra Oficejo de UEA, kun mallonga priskribo pri sia esperantistiĝo aŭ eĉ pli ampleksa rakonto pri sia esperantista agado. Membreco estas senpaga, sed oni povas pagi libervolan kotizon al la UEA-konto de VEK (vekx-k). La kotizo egalas al tiu de Membro kun Gvidlibro de UEA laŭ la tarifo por la koncerna lando.

 

    Ankaŭ al la Facebook-grupo de VEK rajtas aliĝi nur esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ 40 jaroj aŭ pli. La grupo estas fermita, t.e. nur la membroj povas afiŝi kaj legi mesaĝojn en ĝi.

 

(laŭ CO de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng