Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pagodoj
2013-01-07

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Sur la tero de Ĉinio staras sennombraj pagodoj, kiuj ne nur prezentas la longan historion kaj altan arkitekturon de Ĉinio, sed ankaŭ bele ornamas la landon per siaj diversaj elegantaj formoj.

 

    Pagodo estis budhisma konstruaĵo kaj originis el Hindio. Ĝi aperis en Ĉinio kun la enkonduko de budhismo. Oni diras, ke la plej antikva budhisma pagodo estas Qiyun en Luoyang, Henan-provinco, konstruita de hinda bonzo en la Orienta Han-dinastio en 67 p.K. Kun la disvastiĝo de budhismo kaj konstruado de temploj, la pagodoj are aperis en Ĉinio.

 

    Post la enkondukiĝo en Ĉinion la pagoda arkitekturo kombiniĝis kun la tradicia arkitekturo de ĉinaj kioskoj kaj pavilonoj kaj ekhavis distingiĝan ĉinan karakteron. Ankaŭ la ĉinaj taoistoj, islamanoj kaj konfuceanoj konstruis pagodojn kiel la budhistoj, tial en Ĉinio aperis taoismaj, islamaj kaj konfuceanismaj kaj eĉ bonaŭguraj kaj transstrataj pagodoj. Tio faris la ĉinan pagodan arkitekturon diversastila. La nombro de etaĝoj de pagodo ĝenerale estas nepara. La ĉinaj pagodoj havas formojn rondan, kvadratan, sesangulan, okangulan kaj eĉ dekduangulan. Laŭ konstruaj materialoj ili dividiĝas en specojn de brika, ligna, tera, porcelana, glazurita, ora, arĝenta, kupra kaj fera pagodoj. La pagodoj havas stilojn etaĝan, kioskan, dense plurtegmentrandan, floran, lamaisman kaj vajran.

 

    La ĉinaj pagodoj plejparte estas etaĝaj en plej diversaj formoj. Tiaspecaj pagodoj kreiĝis surbaze de kombino de ĉinaj antikvaj etaĝaj pavilonoj. Iliaj interna strukturo, pordo, fenestro, kolono, trabara strukturo kaj balustrado similas al tiuj de ĉinaj etaĝaj pavilonoj. La etaĝa pagodo ĝenerale estas tre alta kontraste kun la ŝtona kaj fera. Oni povas ascendi sur ĝian supran etaĝon por apreci la ĉirkaŭan pejzaĝon.

 

 
La ligna pagodo de Yingxian-gubernio, Shanxi-provinco, la plej granda ligna pagodo en la mondo

 

    La etaĝaj pagodoj nun ekzistantaj en Ĉinio havas diversajn trajtojn. La fama ligna pagodo konstruita en 1056, en Yingxian-gubernio, Shanxi- provinco, estas bone konservata. Ĝi havas kvin etaĝojn ekstere kaj naŭ ene, kun ses tegmentrandoj, kaj altas je 67.13 metroj. Oni kalkulis, ke la konstruado de tiu pagodo konsumis pli ol 3 500 kubmetrojn da ligno kun pezo de 3 000 tunoj. Ĝi estas la plej antikva kaj plej granda ligna pagodo en Ĉinio kaj ankaŭ konata kiel la plej granda ligna pagodo en la mondo.

 

    Kaiyuansi-pagodo en Dingxian-gubernio, Hebei-provinco, estis ekkonstruita en 1001 kaj finkonstruita post 55 jaroj. Ĝi, la plej alta pagodo en Ĉinio, kun alteco de 84 metroj, estas 11-etaĝa, okangula kaj staranta sur alta soklo. Ĝi dividiĝas en partojn internan kaj eksteran, kaj ene spirala ŝtuparo kondukas supren. Ĝi havas multajn niĉojn kun tre belaj freskoj kaj skulptaĵoj. Ankaŭ la pagodo Dayan en la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco, la pagodo Haibao en la urbo Yinchuan de Ningxia, Youguosi-pagodo en la urbo Kaifeng de Henan-provinco, la pagodo Feihong en Guangsheng-templo en la gubernio Hongdong de Shanxi-provinco, la fera pagodo en la templo Yuquan en la gubernio Dangyang de Hubei-provinco, la ŝtona pagodo en la templo Kaiyuan en la urbo Quanzhou de Fujian-provinco, ĉiuj estas famaj etaĝaj pagodoj de Ĉinio.

 

    La kioska pagodo konstruiĝis surbaze de kombino de la konstrua formo de ĉina kiosko kaj la tradicia pagoda konstrua formo. Ĝi estas malpli granda ol la etaĝa pagodo. Ĝenerale ĝi estas unuetaĝa, malalta kaj destinita por tombo de bonzo.

 


La tri pagodoj en la templo Chongsheng de Dali, Yunnan-provinco 
 

 

    La dense plurtegmentranda pagodo estas alta. Ĝiaj tegmentrandoj ekster la pagoda korpo estas unu super alia. La plejparto de tiaj pagodoj estas plena de tero ene. Unu el la famaj troviĝas en la templo Songshan en la gubernio Dengfeng de Henan-provinco. Ĝi estas 15-etaĝa, alta je 39.5 metroj, majesta kaj eleganta. Ĝi konstruiĝis en 523 p.K. kaj estas la plej antikva brika pagodo en Ĉinio. Estas bone konataj ankaŭ la tri pagodoj en la templo Chongsheng en Dali de Yunnan-provinco. La plej granda el ili estas kvadrata, 16-etaĝa kaj alta je 70 metroj. Ambaŭflanke de ĝi staras po unu okangula, 10-etaĝa brika pagodo. Ili kun la proksimaj lago kaj monto formas originalan pejzaĝon. La Blanka Pagodo en la urbo Liaoyang de Liaoning-provinco konstruiĝis en 1161-1189. Kun alteco de 71 metroj ĝi estas la plej alta el la samspecaj pagodoj en Ĉinio.

 


La flora pagodo en la templo Guanghui de Hebei-provinco 
 

 

    La flora pagodo havas sur sia ronda korpo multajn budhajn niĉojn, budhajn figurojn, animalajn kaj plantajn desegnojn kaj, rigardate de malproksime, ĝi aspektas kiel giganta bukedo. En Ĉinio troviĝas nur dekkelkaj tiaj pagodoj. En la templo Guanghui de Hebei-provinco troviĝas tia pagodo, kies tria-etaĝa teraso estas tre granda kaj subite malgrandiĝas supren, tiel ke ĝia supra parto estas konusa. Ĝi estas tipa ĉina flora pagodo.

 

 
Blanka Pagodo en Beihai-parko de Pekino

 

    La lamaisma pagodo estas evoluinta el la plej antikva pagodo de Hindio kaj servas al lamaismo. Famaj tiaspecaj pagodoj estas la Blanka Pagodo en la parko Beihai de Pekino kaj la Blanka Pagodo en la templo Ta'yuan de Wutai-monto de Shanxi-provinco. Ilia kalabas-forma ventro sur fortika kvadrata soklo, rigardate de malproksime, aspektas kiel malalta, dika botelo.

 

    La vajra pagodo konsistas el kvin pagodetoj sur granda alta soklo. En Ĉinio estas malmultaj tiaj pagodoj. La vajra pagodo en la templo Zhenjue en Pekino konstruiĝis en 1473. Ĝi estas la plej antikva el la ĉinaj vajraj pagodoj kaj ĝiaj kvin pagodetoj estas kvadrataj kun pluroblaj tegmentrandoj. Ankaŭ la vajra pagodo en la templo Bivun sur Xiangshan-monto de Pekino kaj tiu en Huhhot en la Interna Mongolio estas de tiu speco.

 

    Ankaŭ multaj pagodaroj okupas gravan lokon en la pagoda arkitekturo de Ĉinio. La pagodaro en la templo Lingyan en Changqing-gubernio de Shanxi-provinco kaj tiu okcidente de la templo Shaolin en Songshan-gubernio de Henan-provinco estas tomboj de bonzoj en diversaj dinastioj. La pagodaro en Qingtongxia de Ningxia estas des pli majesta. Ĝi konsistas el 108 pagodoj en 12 vicoj, en formo de triangulo, kaj etendiĝas laŭ la monto-deklivo. Tiuj pagodoj, bonorde vicigitaj, samformaj, rigardas al la Flava Rivero, kio prezentas belan bildon.

 

    La multnombraj pagodoj de Ĉinio estas raraj historiaj restaĵoj kaj altvaloraj por studi ĉinajn kulturon, arkitekturon kaj arkeologion.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng