Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Epika filmo Blankcerva Ebenaĵo
2013-01-07

de ZHANG SHUANG

 


Wang Quan'an,  reĝisoro de la filmo Blankcerva Ebenaĵo 

 

    Oni diras, ke la filmo Blankcerva Ebenaĵo estas la plej malfacile farita filmo en Ĉinio, ĉar ĝi trapasis 20 jarojn de la ekesto de la ideo ĝis la adapto kaj filmado, kaj finfine la filmo premieris en la 15a de septembro, 2012.

 


Afiŝo de la filmo Blankcerva Ebenaĵo
 

 

    Blankcerva Ebenaĵo estas unu el la plej popularaj romanoj de Ĉinio en la meza kaj malfrua periodoj de la 20a jarcento, kaj oni tre longe atendis la film-adapton de la romano. Renoma reĝisoro Zhang Yimou, kiu devenis de Shaanxi-provinco, kelkfoje esprimis deziron fari filmon surbaze de la romano pro sia profunda amo al sia hejmloko, kiun ĝi priskribas. Li tamen fine ne ekagis pro manko de kuraĝo. 

 

    Wang Quan'an, unu el la sesa-generaciaj film-reĝisoroj de Ĉinio, prenis sur sin la taskon, kaj venkinte multajn malfacilaĵojn, li sukcese prezentis la filmon al spektantoj.

 

    Duobla sukceso

 


Wang Quan'an (la tria de maldekstre) kaj liaj kolegoj ricevas la premion por la plej bona filmo.
 

 

    Samtempe kun la filmo Blankcerva Ebenaĵo, estis projekciitaj kvar holivudaj filmoj, Vespertviro, Araneo-viro, Prometeo kaj Forkonsumebluloj 2. Post 13 tagoj de la projekciado la filmo Blankcerva Ebenaĵo facile eklipsis aliajn filmojn, kaj ĝia bileto-enspezo superis 100 milionojn da juanoj. Ĝi ĉampioniĝis el ĉinlingvaj filmoj dum la ferioj de la Nacia Festo en la jaro 2012. Post la septagaj ferioj  de la Nacia Festo la filmo Blankcerva Ebenaĵo gajnis 140 milionojn da juanoj de bileto-vendado. Tiu ĉi giganta enspezo atestas la sukceson de la filmo. 

 

    En la 25a de oktobro 2012 solene inaŭguriĝis en Holivudo la Oka Ĉina-Usona Filmfestivalo. Dum la festivalo oni povis rigardi 149 filmojn, tamen de la komenco ĝis la fino la filmo Blankcerva Ebenaĵo  restis fokuso. Rezulte Blankcerva Ebenaĵo ricevis la premion Ora Anĝelo por la plej bona filmo kaj premiojn por la plej bona reĝisoro kaj por la plej bona aktorino. Antaŭ tio ĝi jam ricevis la premion Arĝenta Urso por la plej bona kinomatografio en la Berlina Filmfestivalo.

 

    La filmo Blankcerva Ebenaĵo fariĝis la ĉefverko de reĝisoro Wang Quan'an. Laborantoj de la filmo diris, ke dum la filmfestivalo melodioj de la shaanxi-a klasika opero kaj nudeloj en granda bovlo kaj aliaj shaanxi-aj kulturaj elementoj multe interesis fremdlandajn spektantojn. Ricevi premiojn en la filmfestivalo ankaŭ estas sukcesa disvastigo de shaanxi-a kulturo ekster Ĉinio.

 

    Riĉaj karakteroj

 

    Bai Lu Yuan (Blankcerva Ebenaĵo) estas la nomo de vilaĝo apud Xi'an, la ĉefurbo de Shaanxi-provinco. Multaj poetoj de Tang-dinastio ermite vivis tie, kaj la loko havas apartan folkloron. La filmo Blankcerva Ebenaĵo elmontras tragedion grandan kaj profundan dum la malkvieta historio.

 


Sceno el la filmo Blankcerva Ebenaĵo
 

 

    En la filmo familioj Bai kaj Lu loĝas en Bai Lu Yuan, kaj Bai Jiaxuan estas la klanestro. Heiwa, filo de jardungito Lusan, kunportis hejmen virinon Tian Xiao'e, kaj volas geedziĝi kun ŝi. Pro la ne tre fierinda vivhistorio de Tian, Bai Jiaxu malpermesas ilin nupti en la prapatra templo. La tragedio komenciĝas, kaj ĉiuj personoj envolviĝas en la malfeliĉon.

 

    Heiwa kun grupo da vilaĝanoj sub sia gvido detruas la prapatran templon kaj forfuĝas de Bai Lu Yuan. Por venĝo, Tian Xiao'e amindumas Bai Xiaowen, filon de Bai Jiaxuan, kaj gravediĝas. Pro tio rompiĝas la rilatoj inter Bai Jiaxuan kaj Bai Xiaowen. Post nelonge Bai Xiaowen aliĝas al armeo, kaj de tiam ne plu estas informo pri li. Tian Xiao'e estas mortigita. Heiwa, kiu jam fariĝas bandito, revenas hejmen kaj deziras venĝi ŝin. Li estas mortpafita de Bai Xiaowen, kiu fariĝas oficero de la Popola Liberiga Armeo.

 

 
Bai Jiaxuan en la filmo
 


Lu Zilin en la filmo 

 

    Bai Jiaxuan estas unu el la ĉefaj herooj en la filmo. Kiel klanestro en Bai Lu Yuan, Bai Jiaxuan estas tipa grandanima ĉinstila familiestro. Laŭ li la prapatra templo estas la plej pia loko. Por membroj de la klanoj en Bai Lu Yuan, Bai Jiaxuan defendas dignon de ilia antikva kulturo, malfeliĉe li fine estas premita de la epoko al la socia angulo, kaj lia familio kaj la klanoj alfrontas krizon de malprosperiĝo.

 


Tian Xiao'e en la filmo

 


Heiwa en la filmo 

 

    Ne estas taŭge priskribi Heiwa kaj Tian Xiao'e, kiuj havas inter si kortuŝan amon, kiel "ribelulojn", ĉar ili fakte ne scias kio estas ribelo. Ili nur amore vivas, kaj pro amo ĝis la ekstremo ili senkonscie fariĝas ribeluloj de Bai Lu Yuan, regata de klana koncepto. Post serio da korŝiraj travivaĵoj Heiwa fariĝas bandito kaj Tian Xiao'e mortas. Ili estas viktimoj de tordita kulturo kaj kruda sistemo en la specifa epoko, kaj tiu kiu mastras ĉion ĉi estas la klanestro Bai Jiaxuan, kiu havas en si bonfaremon kaj justecon. El tio la filmo levas la kernan problemon de kontraŭdiro inter la klana kulturo kaj la homeco.  

 

    Tero klarigas la historion

 

    Dum la produktado de la filmo, Wang Quan'an ĉiam direktis sian atenton al la tero. Li opiniis, ke la filmo estas unika epiko; antaŭe similaj epikaj filmoj observis la vidpunkton de historio kun kritiko al la antikva tempo. Tamen Wang Quan'an deziras montri al spektantoj historion laŭ la vidpunkto de la tero: se vi bone traktas la teron, sur ĝi plantaĵoj bone kreskas; se vi malbone traktas la teron, ĝi donas nenion kaj okazas granda malsato.

 

    La karaktero de shaanxi-anoj similas al ilia tero -- silentema, temen silentemo ne signifas senpensemon.

 

    Shaanxi estas regiono kun tipa ĉina kulturo. Xi'an iam estis la ĉefurbo de Ĉinio dum Tang-dinastio kaj ĝia vasta leŭso koncipis unikajn folklorojn. Lokanoj insistas sekvi regulojn kaj agas rigore laŭmetode. Sur tia fono la filmo Blankcerva Ebenaĵo estis produktita kiel bongusta vino. Flamanta suno subiranta, tritika ondaro, kortuŝaj melodioj de la shaanxi-a klasika opero kaj salivumigaj nudeloj donas al la spektantoj profundan impreson kaj samtempe enkorpigas la kulturan valoron de tiu ebenaĵo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng