Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japana eksterafera ministro Fumio Kishida proponis intertraktadon pri Diaoyu-insulo
2013-01-07


Fumio Kishida apelacias al diplomatia intertraktado por solvi la problemon pri Diaoyu-insulo. 

 

    La 6-an de januaro de la jaro 2013, japana eksterafera ministro Fumio Kishida proponis, ke Japanio havu intertraktadon kun Ĉinio pri la problemo pri Diaoyu-insulo. Fumio Kishida, japana politikisto kaj membro de Domo de Reprezentantoj, fariĝis eksterafera ministro en la 26-a de decembro de la jaro 2012. Li diris en gazetara konferenco, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas tre gravaj kaj devas esti serioze atentataj, kaj ke li atendas interparolon kun la ĉina eksterafera ministro.

 

    Laŭ li, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas gravaj por protekti la pacon de la du landoj, de la tuta Orienta Azio kaj tiun de la mondo. Li emfazis, ke pli forta interkomunikado tre gravas por la dulandaj rilatoj kun la espero, ke la du flankoj povos per interparolo trovi la plej bonan manieron por solvi la problemon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng