Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio senpage liveros vortarojn al vilaĝaj element- kaj mez-lernejoj
2013-01-08


La Xinhua-an Vortaron uzas elementaj lernantoj en la urbo Linyi de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. 

 

    Laŭ la informo donita de la Eduka Ministerio de Ĉinio, la ĉina registaro senpage donos ĉin-lingvajn vortarojn al ĉiuj lernantoj en la element- kaj mez-lernejoj post la komenco de la nova semestro de la jaro 2013. La dononta vortaro kun la titolo "Xinhua-a Vortaro" estas eldonita de la eldonejo Komerca Printejo, ĝi estas la unua vortaro de la moderna ĉina lingvo en Ĉinio. Ĝi estas en la vico de la ŝtato liveritaj senpagaj lerno-libroj, kiuj lastatempe estis determinitaj de la financa ministerio kaj eduka ministerio de Ĉinio.

 

    La respondeculo de la menciita eldonejo diris, ke la eldona flanko jam kontaktiĝis kun pli ol 30 printejoj por produkti la vortarojn cele ĝustatempe doni ilin al la lernantoj. Oni liveros pli ol cent milionojn da vortaroj al la vilaĝaj lernantoj en la kuranta jaro 2013. Kaj ekde la venonta jaro 2014, ili pretigos ĉ. dudek milionojn da vortaroj por la novaj lernantoj de la element- kaj mez-lernejoj en la vilaĝo.

 

    Post la jaro 2011, la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado ellaboris novajn politikojn por solvi la problemon pri manko de la instrumentaj libroj al la vilaĝaj element- kaj mez-lernejoj. Ili sukcese aperigis la varman tajdon de la vortaro-donaco de la rondo de gazetara eldonado kaj aliaj kampoj de la socio. Tio efike mildigis la seriozecon de manko de lerno-libroj al la vilaĝaj element- kaj mez-lernejoj en la mez-okcidenta parto de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng