2013-01-08
 La emisiitaj poŝtmarkoj por la Jaro de Serpento |
La 5-an de januaro, 2013, la Ĉina Poŝta Grupo emisiis la specialan poŝtmarkon por la Jaro de Serpento kaj broŝuron de serpent-jaraj poŝtmarkoj.
La speciala poŝtmarko estas la deka serio de la tria-rundaj poŝtmarkoj pri la bestoj, kiuj simbolas la naskiĝjarojn. Ĝi estis projektita de Wu Guanying, profesoro de la Belarta Instituto de la universitato Tsinghua surbaze de signoj kaj elementoj de la antikvaj mit-rakontoj kaj la tradicia kulturo de Ĉinio.
La speciala poŝtmarko valoras 1.2 juanojn. Ĝi kun ruĝo kiel la ĉefa koloro konsistas el figuro de serpento ornamata de persik-floro, lotus-floro, krizantemo kaj ume-floro simbolantaj harmonion de la kvar sezonoj, kaj de bonaŭgura nubo simbolanta feliĉon. Parto de la filatelaĵoj emisiitaj ĉi-foje estas el karega metalo kaj havas kolektan kaj aprezan valorojn. La Ĉina Poŝta Grupo emisiis ankaŭ oran brikon de la poŝtmarko.
Laŭ konigo, la specialaj poŝtmarkoj estis elvenditaj en unu horo post sia apero en 82 vendejoj de Pekino.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|