Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 3-a Tsinghua-a Sanya-a Internacia Forumo de Matematiko inaŭgurita
2013-01-08


En la inaŭguro de la 3-a Tsinghua-a Sanya-a Internacia Forumo de Matematiko 
 

Parolas Qiu Chengtong, fama profesoro pri matematiko. 

 

    La 5-an de januaro, 2013, okazis en la urbo Sanya, Hainan-provinco en suda Ĉinio, la 3-a Tsinghua-a Sanya-a Internacia Forumo de Matematiko. Kvin fame konataj majstroj pri matematiko, 60 matematikistoj el famaj universitatoj kaj esploraj institucioj de la mondo kaj kvar matematikaj simpozioj donis al la urbo Sanya densan akademian atmosferon.

 

    La forumo estas gvidata de la profesoro Qiu Chengtong kaj adminisrata de la Centro de Matematika Scienco de la Universitato Tsinghua. Ĝi celas liveri gracian kaj kvietan esploran medion, fariĝi scienca kaj kreiva bazo kaj kulturi talentulojn kun kreiva spirito per akademiaj interŝanĝo kaj kunlaboro de esploraj grupoj de pura matematiko, aplika matematiko, statistiko, teoria fiziko, aplika fiziko kaj aliaj gravaj sciencbranĉoj.

 

    Laŭ konigo, la Sanya-a Internacia Forumo de Matematiko estas nova kunvena centro de la Universitato Tsinghua speciala por studo de matematiko, teoria fiziko kaj rilataj kampoj. La 1-a kaj la 2-a Tsinghua-a Sanya-a Internacia Forumo de Matematiko okazis respektive en decembro de la jaroj 2010 kaj 2011.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng