Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Heroldo malfruas tutan jaron
2013-01-08

    La 43-a jarkolekto de Literatura Foiro estis kompletigita per la decembra numero, fiere anoncis la retejo de la EsperantaCivito jam la 10-an de decembro. Heroldo de Esperanto aliflanke jam malfruas je tuta jaro, kaj la jarkolektoj 2011 kaj 2012 ŝajne jam neniam estos kompletigitaj - sed pri tio silentas la retejo.

 

    La grandaj problemoj kun la aperritmo de Heroldo de Esperanto komenciĝis post la deka numero de 2011. De tiam pasis pli ol jaro, sed ĝis nun ne aperis la numeroj 12-17 de 2011. Do, plu mankas kvin numeroj de la pasinta jarkolekto - kaj entute 12 numeroj de la jarkolekto 2012. Ĉi-jare aperis nur la numeroj 2, 3, 5, 7 kaj 10.

 

    La retejo de la Civito ne raportis pri la estiĝo de la malfruo, sed kelkfoje komunikis, ke la problemoj tuj estos forigitaj. Tia anonco aperis en junio 2012:

 

    La numeroj 2184 kaj 2188, nome la dua kaj kvina en 2012, de "Heroldo de Esperanto" estas ĵus eldonitaj. La ĉefa redaktorino, sen. Anna Bartek, estas preparanta la ceterajn de la nuna jaro, por ke ili atingu la abonantaron ankoraŭ en julio. Sekvos la kompletigo de la kolekto 2011.

 

    La promesitaj numeroj fine atingis la abonantojn komence de julio. La retejo ne klarigis, kial ĝuste tiuj numeroj aperis, dum ne aperis la unua nek la kvara.

 

    Pliaj du numeroj deHeroldo atingis abonantojn komence de oktobro, inter tiuj la kongresa numero, kiu ial republikigis ampleksan raporton de Libera Folio pri la komitata kunsido en Hanojo. En Libera Folio la raporto aperis jam komence de aŭgusto.

 

    La apero de la kongresa numero estis anoncita en la retejo de la Civito jam la 2-an de septembro, do ŝajne tuj post kiam ĝi estis presita, ĉar la numero atingis la abonantojn multe pli malfrue. Post tiu diskonigo la retejo komplete silentas pri Heroldo de Esperanto. Ankaŭ ne aperis pliaj numeroj, do la finon de la jaro 2012 Heroldo atingas kun manko de entute 17 numeroj, kio egalas al unujara malfruo en la eldonritmo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng