Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazos la Teatra Festivalo en Wuzhen, Ĉinio
2013-01-09

 
Lai Shengchuan (la unua de maldekstre) faras parolon en la gazetara konferenco okazanta en Pekino.
 

En la urbeto Wuzhen de Ĉinio 

 

    La 6-an de januaro de 2013 okazis gazetara konferenco en la 798-arta zono de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, pri la 1-a Teatra Festivalo okazonta en la antikva urbeto Wuzhen, kiu situas en la urbo Jiaxing de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. La 11-taga festivalo inaŭguriĝos en la 9-a de majo ĉi-jare. Oni invitos multajn famajn dramistojn ĉinajn kaj alilandajn, kiuj kunportos siajn plej elstarajn dramojn al la festivalo.

 

    La festivalo estas lanĉita de sinjoro Lai Shengchuan, fama reĝisoro de moderna teatraĵo en la provinco Taiwan de Ĉinio. Li naskiĝis en la jaro 1954 kun la prapatra hejmlando de la provinco Jiangxi, lia epopea dramo kun la titolo "Reva Sonĝo" estos prezentita en la inaŭguro de la festivalo.

 

    Wuzhen estas ne nur tipa tradicia urbeto de la sudorienta parto de Ĉinio, sed ankaŭ fama turisma regiono kun la plej alta klaso A A A A A. Ĝi posedas la historion de miloj da jaroj, en la antikveco oni jam nomis ĝin per "Hejmo de riĉaĵo kaj silko". Por la festivalo, la urbeto Wuzhen konstruis grandan teatrejon kaj novigis 6 scenejojn.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng