Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Cui Hao
2013-01-09

 

Cui Hao (704?—754?)

 

Pavilono Flava Gruo

 

Forflugis la praul' jam per la flava gruo,

 

Nun restas nur la vaka pavilon' surtere.

 

La flava gruo jam forflugis senrevene,

 

Jarmilojn ŝvebas blankaj nuboj nur ĉiele.

 

En urb' Hanyang vidiĝas klare distaj arboj.

 

Sur Papag-insulo jen herboj en prospero.

Vespere, mi ne povas vidi la hejmlokon.

 

Ho, kiel min ĉagrenas en nebul' rivero!

 

(Tradukis Guozhu)

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0

 

0=0/ 00/ =0/ =0/ =0/ =0

 

0-0/ 0=/ 00/ =0/ -0/ =0

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Pavilono Flava Gruo estas fama vizitindejo en Wuhan. Ĝi impone staras sur la kapo de la Serpenta Monto ĉe Jangzi-rivero kaj ĝuas la renomon kiel unu el la Fama Turotrio sude de Jangzi-rivero en Ĉinio. Laŭdire la pavilono fondiĝis komence en 223 p.K. Dum la sekvaj pli ol 1700 jaroj ĝi travivis multfojajn ruiniĝojn kaj rekonstruojn. Nur en la du dinastioj de Ming kaj Qing (1368 ~ 1911) la pavilono travivis 7 ruiniĝojn kaj 10 rekonstruojn. Ĝia lasta ruiniĝo okazis en 1884, kaj la rekonstruo post jarcento pretiĝis en la junio de 1985, elstara, bona kaj impona.

 

    En historio la Pavilono Flava Gruo altiris sennombrajn klerulojn, poetojn kaj beletristoj viziti, ascendi, drinki kaj versi. La prikantaj versaĵoj kaj verkaĵoj rezervitaj ĝis nun nombris pli ol milojn, interalie la poemo de Cui Hao ĉiam ĝuis grandan famon, multaj povis parkeri ĝin. En la Esperanta eldono de troviĝis traduko de tiu ĉi poemo far Guozhu.

 

    Estis famkonata popoldiro en Ĉinio, ke “Ne ekzistas ĉampioneco inter verkaĵoj”, ĉar poetoj aŭ beletristoj neniam konkursis kiel atletoj en Olimpikoj. Ĉiu leganto havis sian propran guston. Ĉiu poemo plaĉis al iuj legantoj. Sed en oktobro de 2011 aperis nova (ĉinlingva) libro , kompilita de Wang Zhaopeng, profesoro de Wuhan-a Universitato. Inter la unuaj 100 Tang-poemoj laŭ tiu libro, la poemo de Cui Hao okupis la unuan lokon. Tio vekis fortan reeĥon en interreto. Laŭ konigo de la kompilinto, la poemo de Cui Hao elstariĝis pro tri ĉampionecoj: plej ofta en-elektado, plej multa komentario, plej ofta eniro en la literaturan historion. La vicon la poemo akiris per helpo de komputilo.

 

    Cirkulis anekdoto: Foje la granda poeto Li Bai venis al la Pavilono Flava Gruo, kiam li volis ekversi pri la pavilono, li ekvidis la poemon de Cui Hao tie, kun surprizo li diris:

 

    Pri la turo versi mi ne povas, ĉar poemo de Cui Hao sin trovas.

 

    Pro tio nun oni konstruis en la Parko de Pavilono Flava Gruo du vidaĵojn por turistoj.

 

    Ankaŭ Guozhu reverkis ĝin laŭ ĉinesko Guizhixiang Aroma Laŭrbranĉo.

 

Flavgrua Pavilono

 

--- laŭ ĉinesko Guizhixiang*

 

Flugis jam for

 

La Praulo sen/revena hor'

 

Per flava gruo laŭ/ bela folklor'.

 

Restas nur vaka turo/ ĉi-tie/ kun fam-furor'.

 

Ŝvebas nuboj/ dum jarmiloj/ en karmemor'.

 

Sub la rigardo-esplor':

 

Hanyang-arboj en/ griza kolor',

 

Sur insulo herboj/ kun bon-odor'.

 

Aŭdiĝas trans vespera/ rivero/ templa sonor'.

 

Turmentas min/ nostalgio./ Ho, mia kor'!

 

 

    Guizhixiang Aroma Laŭrbranĉo [2-101-10]

 

    Ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 11 versoj de 4,54,64,734,444/7,54,64,734,444 silaboj, laŭ rimaranĝo a,xa,xa,xxa,xxa (x=senrima).

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng