Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tranduko de poemo de Zhang Xu
2013-01-09

 

 

Zhang Xu(675—750?)

 

Persikflora Rivero

 

Trans nebula fum' malklaras pont-apero.

 

Mi demandas al fiŝboat' kun sincero:

 

Persikfloroj ofte flosas laŭ la fluo,

 

Kie estas la kaverno ĉe rivero?

 

(Trad. Guozhu)

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

- 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

= 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Zhang Xu(675—750?),fama kaligrafo en Tang-dinastio. Li tre lertis en la rapida manskribo en ĉina kaligrafio. Li estis drinkema. Oni kromnomis lin Ekstravaganca S-ro Zhang. En sia poemo Du Fu tiel versis pri li:

 

    Post tri pokaloj Zhang Xu sian belan skribon pruvas,

 

    Antaŭ magnatoj grandaj sian kapon li malkovras

 

    Kaj kiel flugan nubon la penikon jen manovras. (Trad. S.J.Zee)

 

    La imperiestro Tang Wenzong (kiu regis dum 827-840) iam donis edikton honore preni la poemojn de Li Bai, la glavdancon de Pei Min kaj la belskribojn de rapida manskribo far Zhang Xu “tri perfektaj artaĵoj”. Zhang Xu lertis ankaŭ en versado, kaj bedaŭrinde, en la kaj ties restis nur dek liaj poemoj, el kiuj unu estis la .

 

    La Persikflora Rivero troviĝis norde de la Persikflora Kaverno en la sudokcidenta regiono de Taoyuan-gubernio, Hunan-provinco. Ambaŭborde de la rivero plenis arbaro de persikarboj. Dum la malfrua printempo, persikfloroj disfloris tiel pompe kvazaŭ rozaj nuboj kaj nebuloj. Ŝvebis rozaj ondoj eĉ en la klara fluo de la rivero. Laŭdire, kiam Tao Tuanming (365~428) verkis la faman eseon li ja prenis ĉi-tiean pejzaĝon kiel fonon. Supozeble la poemo de Zhang Xu ankaŭ versiĝis dank' al ĝia inspiro. Per rivero, ponto, roko kaj fiŝboato la poeto pentris la Persikfloran Riveron tia en sia koro.

 

    “Trans nebula fum' malklaras pont-apero”,per la komenca verso nia poeto kondukis legantojn al mondo kvazaŭ en sonĝo:“fluganta pont-apero” vidiĝis jen klare jen malklare;“nebula fum'” ŝvebis gracie, ameme. Senmova ponto flugis ĉielarke en ŝvebanta fumo;flosanta fumo kvazaŭ kurteno pendis super la silenta ponto. En la sovaĝa valo la moviĝantaj objektoj kaj senmovaj pejzaĝoj interteksiĝis, donante nebulecan belon.

 

    “Mi demandas al fiŝboat' (okcidente ĉe roko)”. Plumo de la poeto nature moviĝis de malproksima monto al pli proksima akvo. Malklara monto, travidebla proksima akvo,tuj donis la senton al nia poeto, ke li eniris iluzian mondon, kiu estis reala tamen por Tao Yuanming (365~428). Sekve, nia poeto sentis sin staranta ĉe la malnova roko de Jin-dinastio (265~420), kaj la remanta fiŝisto verŝajne estis tiu “veturanta laŭ rojo” en la verkaĵo de Tao Yuanming,sekve la “demando” tre nature elbuŝiĝis. Tia pretervola demando plej bone respegulis la aspiron de la poeto.

 

    Tiu “demando”,montris kaj naivon kaj sopiron de la poeto. “Persikfloroj ofte flosas laŭ la fluo,/ Kie estas la kaverno ĉe rivero?” Rozkoloraj petaloj flosis ĉarme en la rivero. Poeto tre facile ekmemoris pri la teksto, ke “Trapasinte la arbaron, li atingis fonton ĉe monto kun groto”, el kiu ŝajne radiis lumo. Tiu “groto” kondukis al la mirlando ekster homa mondo. Sed la fiŝisto certe ne povis scii, kie estas tiu groto, ankaŭ la poeto ne povis scii. Tamen, ĝuste pro tiu demando ni ellegis la bedaŭron de poeto pro malfacila akirebleco de la ideala mondo. Tio vekis ĉian belan imagon de legantoj.

 

    Per sia versaĵo intermiksita de realo kaj iluzio, la poeto pentris pejzaĝon proksiman kaj malproksiman. Kvankam koncize, tamen riĉis sentoj en pejzaĝo kaj ĉarmo ekster skribo. La alloga inspiro de poezio daŭris tre longe. “Kvar versoj egalas al la eseon ” Jen vere trafa komento far erudito en Qing-dinastio!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng