Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de la poemo de Zhang Zhihe
2013-01-09

Zhang Zhihe (ĉ.730—ĉ.810 p.K.):

 

 

Fiŝista Kanto

 

Blankaj ardeoj flugas

 

Antaŭ montcitadelo.

 

Grasaj siniperkoj en

 

Persikroja ondŝvelo.

 

Kun bambua ĉapelo

 

Kaj verda pluvmantelo,

 

Ne reveni spite al

 

Pluveta venta pelo.

 

(Trad. Guozhu)

 

= 0/ 0 = 0/ = 0

 

= 0/ 0 - 0/ = 0

 

= 0/ - 0/ = 0/ -

 

- 0/ = 0/ 0 = 0

 

- 0/ = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0

 

-0/ =0/ =0/ -

 

0 = 0/ = 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo= gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Zhang Zhihe(ĉ.730—ĉ.810),kun adoltiĝa nomo Zhang Zitong, estis lokano de Jinhua (en nuna Zhejiang-provinco). Ekde sia junaĝo li estis lerta en muziko,belskribo kaj pentroarto. Li iam funkciis kiel malaltranga pedelo, sed poste ermitiĝis kaj nomis sin “Fiŝhokisto inter ondoj”. Liaj verkaĵoj ofte temis pri libera kaj senĝena vivo. En la troviĝis liaj 9 poemoj. 5 el tiuj 9 estis verkitaj de li kun titolo Fiŝista Kanto,kies unua peco legiĝis supre.

 

    La poemo verkiĝis pri sceno de fiŝado en suda lando dum printempa riverŝvelo. Verda monto en pluvo. Fiŝboato sur rivero. Blankaj ardeoj en la ĉielo. Ruĝaj persikfloroj sur ambaŭ bordoj. La koloroj estis freŝaj, sed ankaŭ mildaj. La atmosfero estis kvieta kaj vivplena. Okulfrapis la belaj montoj kaj akvo kaj la figuro de fiŝisto. Jen pejzaĝa bildo farita de versoj.

 

    La unua verso “Blankaj ardeoj flugas antaŭ montcitadelo” montris lokon,en la ĉina originalo legiĝis kiel “antaŭ la Okcidenta Montcitadelo”. “Blankaj ardeoj ” estis simbolo de libera kaj senĝena vivo. La libera flugado de blankaj ardeoj aludis pri la senĝena animstato de la fiŝisto.

 

    La dua verso “Grasaj siniperkoj en persikroja ondŝvelo” prezentis al ni la bildon:Prospere pompas persikfloroj, ŝvelas la riveraj ondoj, kaj grasas siniperkoj en tiu sezono. Ĉi-tie la ruĝaj persikfloroj reflektiĝas en la verda akvo, montrante la belan pejzaĝon de la Okcidenta Montcitadelo en malfrua printempo, redonante la vivmedion de la fiŝisto. La sekvaj versoj skribis pri la fiŝanta fiŝisto, kiu, kun bambua ĉapelo kaj verda pluvmantelo,forgesis revenon en la venta kaj pluveta pelo. La tuta poemo legiĝis en freŝa koloro kaj viglaj vortoj, vivece donis al ni la senĝenan vivon de la ĝoja fiŝisto.

 

    Post ellaboriĝo, la poemo vekis vastan reeĥon ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en fremdlandoj. Laŭ noto en la《Historio de Versado de Ci-oj en Japanio》:ĉ. 49 jarojn post kiam Zhang Zhihe verkis la poemon, en la 14-a jaro de Kouĵin-erao de japana Heian-dinastio (823 p.K.) tiu ĉi poemo venis al Japanio. Siatempe regis imperiestro Saga Ten-noo (la 52-a mikado de Japanio), kiu tre alte taksis kaj mem bone posedis la ĉinan kulturon. En festeno okazinta en Kamo ĵinĵa la imperiestro persone versis. Lin sekvis ankaŭ la imperiestraj parencoj kaj famaj kleruloj versante laŭ la melodio . Ĝis nun ni povis legi 5 poemojn de la imperiestro Saga Ten-noo kaj 7 aliajn poemojn verkitajn de la korteganoj laŭ modelo de Zhang Zhihe.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng