Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La urbo Puer ricevis la titolon "Urbo de Kafo en Ĉinio"
2013-01-09


Li Xiaoping (maldekstre), urbestro de Puer, prenas la honoran diplomon "Urbo de Kafo en Ĉinio". 

 

    La 7-an de januaro, 2013, la urbo Puer de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio estis honorita de la Ĉina Asocio por Vendo de Fruktoj per la titolo "Urbo de Kafo en Ĉinio". En la jaro 2012 la kultiva areo de kafo en la urbo atingis 600 mil muojn, el kiuj 270 mil muoj ekfunkciis por grandskala produktado. La produkto-kvanto de kafo en la urbo atingis 36.5 mil tunojn kun la valoro de 900 milionoj da juanoj. La urbo estas kafo-produkta loko plej vasta en kultiva areo, plej granda en produkta kvanto kaj plej bona en kvalito, kaj estas ankaŭ ĉefa kolekta kaj distribua centro por komercado de kafo en Ĉinio.

 

    En la ceremonio por honori la titolon la kompanio Nestle anoncis, ke ekde la jaro 2013 la kompanio elektos kafo-grajnojn de Puer kiel krudaj metarialoj por produkti kafon kaj nomos la novan kafo-specon per Puer.

 

    Puer troviĝas en altebenaĵa regiono de subtropika zono kaj havas pli ol 100-jaran historion en kultivado de kafo. De la jaro 1988 tie oni komencis industriigan kaj grandskalan plantadon. En la jaro 2012 la urbo eksportis kafon je 24.7 mil tunoj kaj akiris fremdajn valutojn je pli ol 99.9 milionoj da usonaj dolaroj. La urbo havas 70 registritajn entreprenojn pri kafo kaj pli ol 100 mil laborantoj el 30 mil familioj por la kafo-industrio. La ĉi-foja titol-honorigo de la "Urbo de Kafo en Ĉinio" faros fundamenton por plue krei markon de la kafo en Puer kaj stimuli kulturon, kaj antaŭenpuŝos la kafon de Puer al la mondo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng