Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Problemoj de infanoj en la urbanizado de Ĉinio
2013-01-09

de DONG LIN

 

 
La knabino pentris sur la muro portretojn de la gepatroj kun la surskribo "Paĉjo, panjo, mi sopiras al vi !"

 

    Kun la rapida ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ankaŭ rapidiĝas paŝoj al la urbanizado en la lando. La konstruado de urboj bezonas multe da laborofortoj kaj tio kaŭzas, ke multaj kamparanoj enfluas en urbojn por labori tie. Kiel unu el la rezultoj estiĝas nova homgrupo ---- infanoj restigitaj en hejmvilaĝoj. 

 


La knabino en soleco restas hejme kaj plenumas hejmtaskon.
 

 

    "La infanoj hejmrestigitaj" signifas tiujn infanojn, kies patro aŭ patrino forlasis sian hejmlokon por perlaborado en urboj kaj restigas ilin ĉe parenco aŭ najbaro en la hejmloko. Nuntempe la nombro de tiaj infanoj atingis 58 milionojn kaj daŭre kreskas. Tiu homgrupo neeviteble renkontas problemojn en lernado, en la vivo kaj en la psikologia disvolviĝo. Tiu ĉi problemo pli kaj pli vaste vekas atenton de diversaj flankoj de la socio. 

 


Wen Jiabao dum sia inspekto en Shannxi-provinco iris al Wuzhen por vidi tieajn infanojn hejmrestigitajn.
 

 

    En Ĉinio ekzistas malekvilibro en la ekonomia disvolviĝo inter la kamparo kaj urboj. Pro tio multaj kamparanoj estas devigataj "elflui" al urboj por eliri el la malriĉeco kaj ilia enspezo fariĝas la ĉefa fonto por vivteni la infanojn kaj daŭrigi ilian lernadon. La gepatroj tamen konfidas la infanojn al siaj gepatroj, parencoj aŭ najbaroj, kaj ili hejmrevenas nur unu aŭ du fojojn en unu jaro. Tiom malofta renkontiĝo kun la gepatroj alportas al la infanoj multajn problemojn. 

 


La aktivado pri "Atento al la infanoj hejmrestigitaj", organizita de la Komunisma Junulara Ligo de la urbo Guilin
 

 

    Esploroj montras, ke la longtempa apartiĝo de la infanoj disde iliaj gepatroj senigas ilin je la sento esti amataj de la gepatroj, foje eĉ kondukas ilin al subnutrado kaj estas grava kialo de malleviĝo de iliaj poentoj en lernejo. Iuj infanoj eĉ elmontras difektojn en la personecformiĝo kaj diversajn psikologiajn malfacilaĵojn k.s. Infanoj estas estontaj konstruantoj de la ŝtato, plenkreskinte ili eniros en la socian vivon kaj partoprenos en la konstruado de la lando. Do ilia sanstato korpa kaj psikologia influos la disvolviĝon de la lando. 

 


Instruistino pri p sikologio ludas kun infanoj.

 

    La fenomeno de la infanoj hejmrestigitaj estas neevitebla en la urbanizado de Ĉinio. Evidente estas nereale igi la gepatrojn reveni hejmloken. Por solvi la problemon, necesos ekagi diversaj flankoj. Unuflanke, diversnivelaj registaroj devas preni la ĉefan respondecon, multe atenti la vivon de la infanoj por ke ili sentu amon kaj subtenon de diversaj flankoj de la socio; samtempe oni devas plibonigi publikajn instalaĵojn por konstrui bonan edukan vivon en la kamparo kaj akceli la sanan kreskadon de la infanoj hejmrestigitaj; aliflanke, oni kunligu la problemojn de tiuj infanoj kaj la urbanizado, metu ilin en unuecan laborplanon kaj rapidigu paŝojn por la reformado de la tradicia "sistemo de la familio-registrado" por ke la infanoj povu loĝi kun siaj gepatroj en urboj kaj tie ĝui la rajtojn de edukado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng