2013-01-09
Teksto kaj fotoj de SUN MINGXIAO
En la 256-a numero de la E-revuo Ponteto, la bulteno de E-Ligo en la regiono Kantoo de Japanio, aperis la unua ĉapitro de la libro Mozio, tradukita de s-ro Sasaki Teruhero, japana profesoro de la Zaozhuang-a Universitato kaj prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado. De septembro de 2012 s-ro Sasaki Teruhero komencis instrui Esperanton kaj la japanan lingvon en la Zaozhuang-a Universitato, en kiu funkcias Mozio-Instituto. Li elektis la esploran temon por internaciigo de Mozio.
Alie, la 62-a E-kongreso en la regiono Kantoo en Japanio okazos en la 18-a kaj la 19-a de majo ĉi-jare en la urbo Tomioka. Intertempe, s-ro Semio estas invitita fari la prelegon kun la titolo Mozio -- popola sanktulo por la paco.
Redaktoro : Wang Lihua
|