Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vesto el Cent Birdoj
2013-01-09

    Antaŭ jaroj vivis junulo, kaj liaj gepatroj mortis en lia infaneco. Nur ok-jara li jam sin dungis al riĉulo. Li estis lerta ne nur en kultivado, sed ankaŭ en flutado kaj kaptado de paseroj.

 

    La riĉulo havis folfilinon, kiu estis samaĝa kiel la malgranda dungito. Ŝi estis bela, "elstara el cent knabinoj". Kvankam ŝi vivis en riĉa familio, sed tamen ŝi estis sincera kaj bonkora, kaj ankaŭ havis lertajn manojn. Ŝi plej ŝatis aŭskulti flutadon de la dungito kaj manĝi paseraĵon kuiritan de li. Kiam dungito ludis fluton, ŝi absolute ensorbiĝis kaj nenion povis aŭdi kaj fari. Kiam ŝi ricevis paseraĵon, neniun alian bongustan manĝon ŝi volis frandi.

 

    La du ŝatoj de la knabino estis kulturitaj de la dungito. Li laboris ĉe ŝia familio dek jarojn, la knabino aŭskultis flutadon kaj manĝis paseraĵon ankaŭ dek jarojn. En vintraj tagoj la dungito bakis paseron sur karbofajro. La bakaĵo salivige bonodoris, la dungito kaj la knabino ĝin dividis inter si kaj frandis en granda apetito. La knabino tiel ŝatis paseraĵon, ke ŝi devis frandi ĝin almenaŭ unu fojon en kelkaj tagoj. Kaj kiam ŝi manĝis la paseraĵon de la dungito, ŝi precipe zorgis pri li. Kiam en ŝia hejmo estis io bongusta, ŝi, evitante siajn gepatrojn, kaŝis en sian jupon kaj donis ĝin al la dungito.

 

    En palpebruma daŭro la dungito kaj la knabino ambaŭ aĝis dek ok jarojn. La gepatroj de la knabino volis edzinigi ŝin al filo de riĉulo en najbara vilaĝo.

 

    Antaŭvespere de ŝia edziniĝo, la dungito iris al la knabino por kvitigi ŝin. Kia ŝuldo? Ŝi manĝis multe da paseraĵoj.

 

    Tuj kiam li vidis la knabinon, li diris: "Redonu al mi la paseraĵojn!"

 

    La knabino konsterniĝis kaj diris: "La paseraĵojn mi jam manĝis, kiel mi povus redoni?"

 

    La dungito diris paŭtante: "Hm! Pri tio mi ne zorgas! Vi devas redoni al mi la paseraĵojn!"

 

    "Ĉu li ŝercas pri mi?" la kanabino pensis kaj prove demandis: "Ĉu mi povas rekompenci al vi per longa peco da silko teksita de mi mem?"

 

    La junulo kapneis.

 

    "Ĉu mi kudru bonan veston por vi?"

 

    Li ree kapneis.

 

    "Ĉu mi donu al vi monon kiun mi ricevis pro datrevenoj de mia naskiĝtago?"

 

    Li ankoraŭ kapneis.

 

    La knabino konsideris, ke li deziras ne la paserojn, sed ŝian koron. "Se mi konsentos edziniĝi al li, eble li kontentos." Tiel la knabino diris: "Mi edziniĝos al vi, ĉu bone?"

 

    Aŭdinte tion, la dungito ridis kaj respondis: "Bone!"

 

    "Kion fari, se miaj gepatroj ne promesos al mi?"

 

    "Ni fuĝu for."

 

    "Kien?"

 

    "Ĉu vi ne ŝatas paseraĵon? Ni vivu profunde en monto. Ĉiutage mi kaptos birdojn kaj bakos ilin por vi. Bone?"

 

    "Bone!" respondis la knabino. Ŝi haste reiris en sian ĉambron. Feliĉe la gepatroj dormis profunde, ŝi envolvis siajn vestojn kaj iris al la dungito kun la pakaĵo sur la kapo. Tiam la junulo jam atendis ŝin ĉe la malantaŭa pordo. Ili haste kuris en profundan monton en stellumo.

 

    Tie ili geedziĝis kaj starigis pajlan kabanon. La geedzoj manĝis bakitan birdaĵon kaj trinkis el monta rivereto. La ĉarmaj flutsonoj disvastiĝis en la profunda monto, ilia vivo estis dolĉa kiel mielo. Sed nelonge poste okazis malfeliĉo.

 

    La reĝo volis manĝi fazanon kaj sendis grupon da ĉasistoj al monto por kapti fazanojn. La ĉasistoj neniom kaptis, sed trovis la kabanon. Iu ĉasisto levis la pordan kurtenon kaj ĵetis rigardon enen. Ho! Li miregis, ke en tiel profunda monto vivas tiel ĉarma belulino. Ŝi havas karbenigrajn harojn, diamantajn okulojn; la vizaĝo senornama estas alabastra kaj la lipoj koralaj.

 

    La ĉasistoj sciis, ke la reĝo estas volupta. Vidinte ŝin, ili tuj flankenmetis la ĉasadon kaj haste reiris kaj raportis al la reĝo, ke ili trovis belegan knabinon en la profunda monto.

 

    Tion aŭdinte, la reĝo estis pli ĝoja , ol ke li manĝos fazanon. Li tuj ordonis al siaj soldatoj iri kapti la belulinon.

 

    Tiutage la dungito kiel kutime iris ĉasi birdojn. La soldatoj ĉirkaŭis la kabanon. Kiam ili intencis ĉirkaŭligi la edzinon de la dungito, ŝi diris al ili: "Ne ligu min. Mi havas piedojn kaj povas iri mem. Sed mi havas peton: Lasu min vidi mian edzon kaj diri al li korajn vortojn sen via ĉeesto. Alie, mi preferas morti ĉi tie ol sekvi vin."

 

    La soldatoj cedis al ŝia postulo konsiderante, ke ŝi jam promesis foriri kune kun ili.

 

    Kiam la edzo revenis hejmen, ŝi diris al li evitante la soldatojn: "Vi ne ĉagreniĝu pro mia foriro, sed kaptu cent malsamspecajn birdojn, senhaŭtigu ilin kaj faru veston el iliaj haŭtoj. Vestu vin per tiu vesto kaj ludu fluton ekster la palaco. Tiam ni povos renkontiĝi."

 

    La soldatoj forportis ŝin, kaj la edzo forte malĝojiĝis. Sed li sciis, ke tio ne helpos, kaj ke li devis elpensi rimendon por savi sian edzinon. Tial li ĉiutage iris kapti birdojn laŭ la diro de sia edzino. Kaptinte birdojn li senhaŭtigis ilin kaj el la haŭtoj li kudris veston. En tri monatoj kaj dek tagoj, li sukcesis kapti cent birdojn kaj el iliaj haŭtoj li kudris ĉapon, jakon, pantalonon kaj eĉ ŝuojn. Li vestis sin per ili kaj iris al la palaco de la reĝo kunportante sian fluton.

 

    Oni kondukis la edzinon de la dungito en la palacon, kaj la reĝo raviĝis trovante, ke ŝi vere estas la plej bela en la mondo. Sed ŝi neniam montris sin gaja. La reĝo eluzis tutan povon kaj ĉiujn rimedojn kaj elspezis multe da oro, sed li ankoraŭ ne povis ĝojigi ŝin. Tio forte ĉagrenis la reĝon.

 

    Iutage, la edzino de la dungito subite montris ridetan mienon. Pro kio ŝi ekridis? Ĉar ŝi aŭdis ĉarman flutadon el ekster la palaco. La reĝo trovis, ke ŝi ŝatas aŭskulti flutadon, kaj tuj ordonis al sia subulo venigi la flutanton en la palacon.

 

    Kiam la edzino vidis, ke eniris ŝia kara edzo, kiu surportis la veston el cent birdoj, ŝi ekridis kaj aplaŭdis.

 

    La reĝo demandis ŝin: "Pro kio vi ridas?"

 

    Ŝi respondis: "Rigardu, kiel belan veston tiu viro portas! Se vi dancos en tiu vesto, vi certe fariĝos la plej bela kaj brava viro en la mondo."

 

    La reĝo estis ĉiamaniere klopodanta por ĝojigi la belulinon. Aŭdinte ŝian diron, la reĝo ridis kaj tuj ordonis al la dungito demeti la veston. Tiam la edzino okulsignis al la edzo, kaj li tuj demetis la veston, kaj donis ĝin al la reĝo; ŝi refoje donis okulsignon al la edzo, kaj tiu rapide vestis sin per la reĝa vesto, kiun la reĝo ĵus demetis.

 

    La grasa reĝo vestis sin per la vesto el haŭtoj de cent birdoj, svingiĝis kaj ekdancis. Li opiniis, ke li jam fariĝis la plej brava viro en la mondo. Li dancis pli kaj pli vigle, kvazaŭ li manĝus mielon. Kiam li estis ĝoje dancanta, la edzino flustris ion ĉe la orelo de la dungito. La lasta vestita per reĝa vesto rapide iris al la trono kaj kriis:

 

    "Miaj infanoj!"

 

    "Jes!" hore respondis la korteganoj starantaj ambaŭflanke de la trono.

 

    "Forpelu tiun ĉi friponon vestitan per vesto el birdaj haŭtoj!"

 

    "Jes!"

 

    Kutime la korteganoj staris malproksime de la trono, tial ili ja vidis, ke homo en vesto el birdaj haŭtoj venis en la palacon, kaj ne povis distingi la veran reĝon disde la falsa. Laŭ la ordono de la falsa reĝo, ili forpelis la veran reĝon lin bastonante. De tiam la dungito fariĝis reĝo kaj lia edzino reĝino. Post kiam ŝi fariĝis reĝino, ŝi ankoraŭ preferis paseraĵon el ĉiaj aliaj bongustaĵoj en la mondo. Eble ĝuste pro tio ĝis nun oni ankaŭ havas la ŝaton manĝi paseraĵon.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng