2013-01-09 Antaŭe vivis maljunulino, kiu havis multe da tabuoj. En novjara tago aŭ festoj, ŝi ĉiam ripetas bonaŭspiciajn vortojn kaj neniam diris "ne".
En iu novjara tago, apenaŭ ŝi ellitiĝis, ŝia nepino prezentis al ŝi bovlon da dolĉa rizkaĉo. Ŝi ĝoje formanĝis ĝin.
La nepino demandis: "Avineto, ĉu vi ankoraŭ volas?"
La avino respondis: "Bone, bone."
La nepino tuj donis la duan bovlon da kaĉo. La avino ankaŭ formanĝis ĝin.
La nepino refoje demandis: "Ĉu trian bovlon?"
Konsiderinte, ke en la novjara tago oni ne devas diri "ne", la avino respondis : "Bone." Tiel la maljunulino formanĝis ses bovlojn da rizkaĉo, ŝia ventro ŝveliĝis.
La naiva nepino ankoraŭ demandis: "Avineto, ĉu vi ankoraŭ volas pli?"
La avino nevole diris: "Ne, mi ne volas. Mi vere ne povas manĝi plu. Se mi manĝos iom pli, mi mortos de ŝveliĝo"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |