Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Honesta Kamparano
2013-01-09

    Honesta kamparano iris en krakmanĝejon kaj demandis, kiom kostas unu pasteĉo. La mastro diris al li: "Unu pasteĉo kontraŭ unu monero." Post kiam la kamparano manĝis kelkajn pasteĉojn, li pagis laŭ la prezo.

 

    Sed la mastro haltigis la honestulon kaj diris al li: La pasteĉo estas farita per faruno, vi manĝis pasteĉon, tial vi devas pagi por faruno."

 

    La kamparano respondis: "Jes!" kaj pagis por la faruno.

 

    La mastro diris plu: "Baki pasteĉon bezonas brullignon, vi devas aldoni monerojn ankaŭ por ĝi."

 

    "Bone!" la kamparano pagis ankaŭ por la brulligno.

 

    "La pasteĉo estas kuirita de kuiristo, vi devas pagi por lia laboro," diris la mastro.

 

    "Ankaŭ bone!" dirinte la kamparano aldonis monerojn por tio.

 

    Sur la vojo hejmen, la honesta kamparano subite trovis ion maljusta kaj murmuris: "Diable! Mi jam pagis por la faruno, brulligno kaj laboro, kial la mastro ankoraŭ akceptis miajn monerojn por la pasteĉoj?"

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng