Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jindalai*
2013-01-09

    Ĉiuj scias, ke rododendro la unua floras en printempo. Oni ŝatas ne nur la floron, sed ankaŭ la rakonton pri ĝi.

 

    Antaŭe en iu montvilaĝo vivis paro da maljunaj geedzoj. Ili havis solfilinon nomatan Dalai. Ĉiutage ŝi iris sur la monton por kolekti brullignon.

 

    Sur la suda deklivo de la monto loĝis forta junulo nomata Jinyu. Li kaj Dalai ofte renkontiĝis sur la monto kaj sekve amikiĝis. Ofte kiam Dalai havis pezajn faskojn de brulligno, Jinyu dividis kun ŝi la ŝarĝon. Li helpis ŝin porti la brullignon ĝis ŝia hejmo tra dekkelke da km. da kruta kaj glitiga montvojo. Atinginte ŝian hejmon, li demetis la brullignon, deviŝis la ŝviton kaj tuj foriris sen diri ion.

 

    La familio de Dalai estis tiel malriĉa, ke ili multe ŝuldis al riĉulo. La riĉulo havis filon. De kiam li informiĝis, ke Dalai estis tre bela kaj lerta en deksado kaj brodado, li ĉiam revis edziĝi al ŝi.

 

    Iutage, la filo de la riĉulo vestis sin per la plej luksa vesto kaj, kun ventumilo en la mano, iris al la hejmo de Dalai por kvitigi la familion je la ŝuldo. Sed efektive li kaŝe kunportis multe da oro kaj arĝento kaj ankaŭ pakon da silko. Enirinte en la domon, li diris:

 

    "Pagu al mi terrenton kaj ŝuldojn!"

 

    La malriĉaj geedzoj jam ne povis sin vivteni, per kio do ili povus kovri la ŝuldojn? Ili embarase diris:

 

    "Vere ni havas nenion por pagi la ŝuldojn. Ĉe ni restas nur faskoj da malseka brulligno."

 

    La filo de la riĉulo konsideris, ke venis la ŝanco, kaj tuj elmetis oron kaj arĝenton dirante:

 

    "Nun ne pagu al mi la ŝuldojn, sed vi aĉetu manĝaĵon per la oro kaj arĝento!"

 

    Je tio li malvolvis la pakon kaj diris:

 

    "Tio ests la plej bona silko, faru el ĝi veston kaj jupon por Dalai."

 

    La riĉulo neniam antaŭe estis tiel bonkora, ke li ne kiel kurime kvitigis ŝuldantojn, sed donacis tiel multe da oro, arĝento kaj silkoj. La geedzoj travidis lian fiintencon. Antaŭ ol ili trovis tempon por rifuzi al li, Dalai kaj Jinyu revenis hejmen kunportante pezajn faskojn da brulligno. Enirinte en la ĉambron, Dalai vidis la amason da oro, arĝento kaj silkoj sur la terlito.

 

    "De kie ili venis?" Dalai demandis.

 

    La filo de la riĉulo tuj aliris al Dalai por flati ŝin. Antaŭ ol li malfermis la buŝon, Dalai kaptis la oron, arĝenton kaj silkojn, kaj forĵetis ilin sur la stekamason ekster la ĉambro. La filo de la riĉulo volis sakri, sed kiam li vidis la indignan rigardon de Dalai kaj la fortan Jinyu apud ŝi, li timiĝis , reprenis la oron, arĝenton kaj silkojn de sur la sterkamaso kaj rapide kuris al sia hejmo.

 

    La sekvan tagon, la riĉulo sendis sian serviston al la hejmo de Dalai. Li diris, ke Dalai devis konsenti edziniĝi al lia juna mastro en tri tagoj. Post la datlimo la mastro sendos forkapti ŝin.

 

    Tiutempe, Dalai diris al siaj gepartoj: "Mi preferas morti ol edziniĝi al la familio de la riĉulo! Mi havas amaton Jinyu, loĝantan ĉe la suda montdeklivo."

 

    La gepatroj tiel ĉagreniĝis, ke ili sendormis plurajn noktojn. Ankaŭ Jinyu informiĝis pri tio kaj iris al Dalai. Ili kune iradis tien kaj reen sur la montvojo, kiun ili iris ĉiutage por kolekti brullignojn. Kien ili povis iri? Ili demandis blankan gruon flugantan sur la ĉielo, kaj tiu diris al ili: "Super la ĉielo troviĝas aliaj naŭ ĉieloj, ĉu tie ne estas vojo por vi?" Ili demandis malgrandan cervon. Ĝi diris: "Post arbaro troviĝas pli densa arbarego, ĉu tie estas loĝloko por vi?" Tiel ili decidis: En la mateno kiam la filo de la riĉulo venos forkapti ŝin, ili kune iros al la granda densarbaro ekster naŭ ĉieloj.

 

    Kiam venis la tria tago, Dalai vestis sin per rozeta jako. Ŝi kaj Jinyu mano en mano, kvazaŭ paro da papilioj, rapide kuris en la densan arbaron. La riĉulo kun siaj servistoj la paron postkuris, sed ili estas jen faligitaj de ŝtonoj, jen glitigitaj de musko, jen pikitaj de dorno. En palpebruma daŭro Jinyu kaj Dalai malaperis.

 

    La riĉulo bruligis la monton. Li pensis, ke ili certe elkuros por fuĝi. Sed kiam la fajrego forbruligis la tutan arbaron, Jinyu kaj Dalai ankoraŭ ne montriĝis.

 

    Post kiam la fajrego estingiĝis, la riĉulo kaj liaj servistoj traserĉis sur la monto, ili ne trovis eĉ ilian ombron. Fine ili malgaje forlasis la monton.

 

    De tiam Jinyu kaj Dalai neniam reiris hejmen. La malriĉaj geedzoj iris sur la monton serĉi sian filinon kaj la diligentan junulon, sed ili ne trovis. Tiam estis printempo. Sur la monto prosperis multe da belaj rozetaj floroj. La geedzoj supreniris sur la montpinton kaj vidis du grandajn florojn pompantajn vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Ili kvazaŭ vidus siajn karajn filinon kaj bofilon kaj milde kriis:

 

    "Jen niaj Jinyu kaj Dalai!"

 

    Tiam la du grandaj floroj fariĝis pli belaj kaj aromigis la montvalon.

 

    Laŭdire, la floro, kiu la unua floras en printempo, estas Jinyu kaj Dalai. Poste oni kunigis iliajn nomojn kaj nomis tian floron "Jindalai".

 

    ---

 

    *Jindalai(ĝindalaj) estas rododendro en la kore-nacia lingvo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng