Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 4-a Internacia Ekspozicio de Juveloj en Nankino, Ĉinio
2013-01-10


Aĉetantoj elektas arĝentajn juvelojn en la ekspozicio. 

 

    La 6-an de januaro de 2013 inaŭguriĝis la 4-a Internacia Ekspozicio de Juveloj en la Nankina Ekspozicia Centro de la urbo Nankino de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio.

 

    La 4-taga ekspozicio kun la ekspon-terena areo de 20 miloj da kvadrataj metroj posedas pli ol 700 budojn de la partoprenantoj. Ĝi allogis al si juvelistojn el 26 landoj kaj regionoj, inkluzive de Birmo, Indonezio, Pakistano kaj kelkaj provincoj de Ĉinio, kiaj la provincoj Guangdong, Yunnan kaj Zhejiang. La juvelistoj ĉinaj kaj alilandaj alportis fajnajn gemojn kaj diversajn juvelojn faritajn el agato, diamanto, jado, koralo, kristalo, perlo, smeraldo kaj tiel plu. Pli ol 30 miloj da vizitantoj, fakaj aĉetantoj kaj simplaj urbanoj, venis al la ekspozicio por fari spektadon, aĉetadon kaj aliajn negocojn kun la tieaj juvelistoj. Samtempe, la ekspozicio liveras senpagajn servojn de la gemo-taksado.

 

    La ekspozicio estas grava afero de la juvela rondo en la sudorienta Ĉinio. Oni jam sukcese okazigis ĝin multfoje en la pasintaj jaroj. Pro sia specialeco kaj amplekseco, la ekspozicio donis bonajn ŝancojn al la partoprenantoj kaj vizitantoj por riĉe rikolti.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng