Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-reklamo: 1.7-miliono-foje dum 1 jaro en Hungario!
2013-01-10

    ... Esperanto rapide mortus sen reklamo! Rezulte de pagata reklam-kampanjo de la "Esperanto-Centro Eventoj" en la pasinta jaro 2012 aperis Esperanto-reklamoj en la hungarlingva interreto pli ol 1.7-miliono-foje!

 

    Esperanto rapide mortus sen reklamo! En la hodiaŭa mondo nure la pozitivaj ecoj de la varoj - ankaŭ de Esperanto - ne sufiĉas por ke ili estu sukcesaj, oni devas konigi, reklami, "vendi" ilin en la merkato. Unu el la eblaj kaj efikaj kanaloj estas la reklamado en interreto. Bedaŭrinde malofte mi vidas Esperantajn reklamojn en la reto, kaj mi ne memoras, ankoraŭ ne legis raportojn pri tia agado.

 

    Ĉe la Esperanto-Centro Eventoj jam de 2009 ni okupiĝas pri interreta reklamado, uzante ĉefe du servojn: AdWords de Google kaj alia hungara servo "Etarget", simila al AdWords.

 

    En la praktiko ĉiuj renkontiĝas kun la du ĉefaj reklamaj kanaloj de Google:

 

    - La unua el ili estas la dum-serĉaj reklamoj, kiam super aŭ apud la trafoj kun hela oranĝa fono aperas "sponsoritaj rezultoj", t.e. pagitaj reklamoj. Per tiu maniero oni povas aperigi sian retejan adreson en la unua paĝo de la Google-serĉoj, tiel altirante vizitantojn.

 

    - La alia kanalo estas reklamblokoj, kies enhavo rekte ligiĝas al la cetera enhavo de la koncerna retpaĝo. Per tiu vojo ekzemple, se en la retpaĝa artikolo aperas la esprimo "internacia lingvo" aŭ ekz. "instruado de fremdaj lingvoj" - en la apuda reklambloko povas aperi reklamo pri Esperanto.

 

    En la jaro 2012 ni elspezis 255,000 forintojn por interreta reklamado ĉe Google AdWords kaj 127,000 forintojn por Etarget, do sume 382,000 forintojn. Tiu sumo egalas al 2-3 monata averaĝa neta salajro en Hungario.

 

    La elspezita sumo de 255,000 forintoj ĉe Google AdWords rezultis aperon de niaj reklamoj 1,776,000-foje, sekve de kio pli ol 15 mil homoj klakis sur ilin, kaj vizitis niajn retejojn www.eszperanto.hu kaj www.eszperanto-online.hu

 

    La reklamkampanjo inkluzivis kvin ĉefajn projektojn, kaj estas geografie limigitaj al areo de Hungario. Tio signifas, ke ili ne videblas eksterlande, ili aperas nur por komputilaj uzantoj, situantaj en Hungario.

 

    Esperanto estas bona afero! - 1.1 milionojn da fojoj

 

    Nia plej granda projekto titoliĝas "Esperanto estas bona afero!" kaj tekstas: "www.eszperanto.hu - Lernolibroj, kursoj, lingvoekzameno - vojaĝado, eksterlandanoj, travivaĵoj, sukceso!" - Tiu ĉi reklamteksto en la pasinta jaro aperis 1.1 milionojn da fojoj, kaj 5933 homoj klakis por rekte ekscii pli en nia retejo. (Oni konsciu, ke la ĉefa celo de tiu reklamkampanjo NE estas rekte inviti homojn, ĝia tasko per la ripeta aperigo estas pezigi, encerbigi la koncepton, ke "Esperanto estas bona afero!".)

 

    Krom tiu supra reklamo ni havis ankaŭ aliajn projektojn, por reklami niajn lingvokursojn tradiciajn kaj interretajn. La supre indikitaj ciferoj montras la elspezojn ĉe Fondaĵo Esperanto, kaj ne inkluzivas tiujn de nia loka E-Asocio, nek de nia firmao Lingvo-Studio.

 

    ------------------------

 

    Kompreneble ne nur ni okupiĝas pri reklamado. Ekzistas pluraj hungariaj instruistoj kaj E-lernejoj kiuj per relative malgrandaj sumoj reklamadas siajn E-kursojn, sed laŭ mia scio neniuj aliaj elspezas por ĝenerala reklamado de Esperanto.

 

    Ankaŭ en internacia nivelo mi ne ofte renkontiĝas kun Esperanto-reklamoj. Jes, oni renkontas reklamojn de Lernu - laŭ mia scio E@I ne pagas por tio, antaŭ multaj jaroj ili ricevis tiun reklameblon kiel senpaga donaco de tiutempa kampanjo de Google al senprofita agado - kaj nur foj-foje mi renkontiĝas kun hazardaj, kelktagaj provoj de Esperanto-societoj.

 

    Mi ne scias, ĉu tiu nevideblo de Esperanto-reklamoj okazas pro ilia neekzisto, aŭ pro ilia geografia limigo. Volonte mi legus pri la spertoj de aliaj esperantistaj reklam-prizorgantoj.

 

Szilvási László

(el Ret-info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng