Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun Nikolai Patrushev en Pekino
2013-01-10


Xi Jinping (dekstre) interparolas kun Nikolai Patrushev. 

 

    La 8-an de januaro, 2013, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Nikolai Patrushev, sekretario de la Sekureca Konsilantaro de Rusio, kiu venis al Ĉinio por okazigi la 8-an Ĉina-Rusan Interkonsiliĝon pri Strategia Sekureco.

 

    Xi Jinping emfazis, ke neŝanceleble disvolvi la ĉiuflankajn strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio estas privilegiita direkto de la ĉina diplomatio. Okazigi la Ĉina-Rusan Interkonsiliĝon pri Strategia Sekureco en la komenco de la nova jaro estas tre ĝusta kaj necesa. Vizaĝe al la rapidaj, komplikaj kaj profundaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, kiel konstruiva forto por antaŭenpuŝi la sanan disvolviĝon de la internacia situacio kaj konservi ekvilibron de la internacia strategio Ĉinio kaj Rusio devas plue grandigi reciprokan subtenon en politiko, fortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, krei pacan kaj stabilan eksteran medion por siaj disvolviĝo kaj prosperiĝo, kune konservi la celon kaj principon de la Ĉarto de UN kaj internacian justecon, kaj antaŭenpuŝi praktikan demokration en la internaciaj rilatoj.

 

    Nikolai Patrushev diris, ke en la nova jaro Rusio esperas daŭre oftigi kontakton de la dulandaj altranguloj, teni intimajn interkomunikadon kaj kunordigon en gravaj aferoj kaj plue antaŭenpuŝi la dulandajn pratikajn kunlaborojn kaj komunikadon en kulturo kaj ekdukado por ke la ĉiuflankaj strategiaj kunlabraj partneraj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio suriru sur novan ŝtupon surbaze de reciprokaj respekto, egaleco kaj konfido.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng